Balatoncsicsó
El Vikipedio
Balatoncsicsó [balatonĉiĉO], germane Schitzenhofen [ŝicenhofen] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 160
- Poŝtkodo: 8272
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
Balatoncsicsó situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Révfülöp troviĝas 14, Balatonfüred 21, Badacsony kaj Tapolca po 22, Ajka 26 km-ojn. Spite la nomon la vilaĝo ne troviĝas ĉe bordo de Balatono.
Historio [redakti]
La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, vinodrinkejo, hoteletoj, interretejo.
Vidindaĵo [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Aŭgusteno