Balatonhenye
Balatonhenye (balatonhenje) estas malgranda vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.
Bazaj informoj
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8275
- Telefonprefikso: 87
Geografio
Balatonhenye situas en montaro Bakony en valo, fine de sakovojo. Balatono troviĝas 8, Badacsony kaj Tapolca po 17, Ajka 26 km-ojn for.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1181 en formo Henney. En la 14-a jarcento klostro konstruiĝis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La kampoj longe apartenis al abatejo de Bakonybél. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono.