Balatonlelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balatonlelle estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Fonyód.

Balatonlelle en departemento Somogy kaj en Hungario

Bazaj informoj

Situo

Aerfoto pri Balatonlelle

Balatonlelle situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj, ĉe suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo kontaktiĝas kun Balatonboglár. Oni kutimas nomumi la urbon simple "Lelle". Budapeŝto estas 136 km.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1229. En 1713 nobeldomo de Jankovich (jankoviĉ), en 1838 de Szalay (salai) konstruiĝis. En 1861 la fervojo ekfunkciis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis, kies nomo estis Boglárlelle. Ĝi urbiĝis en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj estas baroka Kapelo de Sankta Donato (Balatonlelle) kaj romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Balatonlelle).

Famuloj

En Balatonlelle naskiĝis ministro István Kossa kaj mortis arkitekto Frigyes Schulek.