Bee season

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bee season
filmo
Originala titolo Bee Season
Originala lingvo angla lingvo • hebrea lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Giles Nuttgens
Reĝisoro(j) Scott McGehee • David Siegel
Produktisto(j) Mark Romanek • Arnon Milchan
Scenaro Naomi Foner Gyllenhaal
Filmita en San-Francisko
Loko de rakonto Areo de la Golfo de San-Francisko
Muziko de Peter Nashel
Rolantoj Richard Gere • Juliette Binoche • Max Minghella • Kate Bosworth
Produktinta firmao Regency Enterprises
IMDb
vdr

Bee season (Konkurso pri literumado) estas usona drama filmo de 2005 kiel adaptaĵo de la samnoma romano de 2000 de Myla Goldberg. La filmo estis reĝisorita de Scott McGehee kaj David Siegel kaj verkita de Naomi Foner Gyllenhaal. En ĝi stelulas Richard Gere kaj Juliette Binoche.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Saul Naumann estas kontrolema juda edzo kaj patro. Profesoro pri Religiaj Studoj en la Universitato de Kalifornio en Berkelio, Saul verkis sian gradigan disertacion pri Kabalo. Lia edzino Miriam konvertiĝis al Judismo kiam ili geedziĝis, kaj li edukis sian filon Aaron kiel tradicia fakula judo kiel li mem. Kiam la filino Eliza venkas en siaklasa konkurso pri literumado, ili enprofundiĝas en kurso pri Kabalo por helpi ŝin venki.

Miriam siaflanke vivas sekretan vivon laŭlonge de sia tuta geedzeco kun Saul, klopodante plenumi la religiajn ideojn kiujn ŝi lernis el li, nome tikkun olam, aŭ "aranĝi la mondon" kaj "reunuigi ĝiajn pecojn." En momentaj scenmemoroj de Miriam, oni vidas aŭtakcidenton ŝajne bazo de traŭmato, kiun ŝi suferis ekde infanaĝo, eble pro la morto de ŝiaj gepatroj. La bela vivo antaŭa al la akcidento estas simboligita de la kalejdoskopo kiun ŝi havis kaj dispeciĝis pro la akcidento. Tiukadre, cele al restaŭrado de la dispecoj, Miriam kompulsive kreas belaj malpazajn arobjektojn (foje ŝtelinte ilin) kaj stokante ilin en sekreta gardejo.

La filo de Saul nome Aaron, kreskiĝas necerta pri la Judismo instigita de sia patro, kaj klopodante trovi fidon li iĝas Hare-Kriŝna renkontiĝinte vrinon nomitan Chali en la parko. Ĉe Eliza, ŝi deziras esti tiom proksima al sia patro kiel Aaron; ambaŭ ofte diskutas pri Judismo kaj ludas muzikon kune. La disertacio de Saul pri kabalaisto Abraham Abulafia (kiu kredis, ke zorga analizo de vortoj povus konduki al kontakto kun Dio) portas Saul kaj Eliza pli proksime kune kiam Saul ekkonas, ke Eliza venkis ankaŭ en la distrikta konkurso pri literumado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bee Season (film) en la angla Vikipedio.