Bejgŭa natura parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

44° 25′ 58″ Nordo 8° 32′ 55″ Oriento / 44.432778 °N, 8.548611 °O / 44.432778; 8.548611 (mapo)

Regiona Natura Parko Bejgŭa
Parco naturale regionale del Beigua


Tutmondaj Geoparkoj de Uneskoregiona parkoprotektata areo
Bazaj informoj
Ŝtato:  Italio
Geografia situo 44° 25′ 58″ N, 8° 32′ 55″ O (mapo)44.432777788.54861111Koordinatoj: 44° 25′ 58″ N, 8° 32′ 55″ O (mapo)
Regiona Natura Parko Bejgŭa (Italio)
Regiona Natura Parko Bejgŭa (Italio)
DEC
Regiona Natura Parko Bejgŭa
Regiona Natura Parko Bejgŭa
Situo de Regiona Natura Parko Bejgŭa
Map
Regiona Natura Parko Bejgŭa
Fondita: 1985
vdr

La Regiona Natura Parko Bejgŭa, (itale: Parco del Beigua) estas protektita natura areo en Ligurio en areo, kiu etendiĝas inter la metropola urbo Ĝenovo kaj la Provinco Savono kaj inkluzivas la monton Beigua (1287 m). La parko, kune kun tiu de la Capanne di Marcarolo estas por la ĝenova areo iaspeca ''belto'', fakte, la metropola natura rezervejo.

Tri montaj areoj estas parto de la parko: la Argentea areo, tiu de la Giovo kaj tiu de la valoj Stura kaj Orba. Sidejo de la parko estas Arenzano. En la parka areo estas multaj ekskurso-padoj kaj ĝin trapasas la Alta Vojo de la Liguraj Montoj. La parko estas ekipita per media regsistemo atestita laŭ la normo UNI EN ISO 14001: 2004.

Ĝi estis establita per regiona leĝo en 1985 kaj 1995 kun areo de 8.715 hektaroj[1] . En marto 2005, la Geoparko Beigua estis establita ene de la eŭropa reto de geoparkoj, kiu inkluzivas la tutan areon de la regiona natura parko Beigua kaj etendiĝas sur apuda teritorio de pliaj 39 230 ha. [2]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Monto Beigua.

La teritorio de la parko, situanta en la Okcidentaj Liguriaj Apeninoj, estas inter la Giovo Ligure (516 m s.l.m.) kaj la pasejo Turchino (588 m.s.m.).

Geologio[redakti | redakti fonton]

La rokoj de la montaro Beigua estas ĉefe magmaj rokoj, ĉefe alpecaj ofiolitoj (malsamaj de tiuj de orienta Ligurio). Tiuj ĉi rokoj (ofte nomataj "verdaj ŝtonoj") konsistas ĉefe el serpentinitoj kaj serpentinoskistoj kaj el metagabroj kaj prasinitoj. La alta enhavo de magneziaj mineraloj igas ĉi tiujn subtavolojn venenaj por multaj plantospecioj kaj favoras la starigon de plantoj tolerantaj altajn koncentriĝojn de magnezio.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Villa Bagnara, en Masone, sidejo de la gastcentro de la parko.

La Parko staras sur la teritorioj de la komunumoj: Arenzano, Campo Ligure, Cogoleto, Ĝenovo, Masone, Rossiglione, Sassello, Stella, Tiglieto, Varazze.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La deklivoj alfluaj al la Liguria Maro estas krutaj kaj ofte ŝtonaj, kun malkontinua arbokovro, plejparte pinarbaroj de mara pino (Pinus pinaster).

Aliloke oftas paŝtejoj kreitaj en la periodo inter 1200 kaj 1600, kiam la arbaroj kiuj ĉefe konsistis de kverkoj, kaj miksitaj arbaroj de fago, kverko, montar-acero kaj blanka abio estis intense senarbigitaj por havigi la necesan lignon por la tabuloj kaj mastoj de la ŝipoj de la ĝenova mararmeo.

Male al la sudaj, la nordaj deklivoj ankoraŭ estas arbarkovritaj, kun ampleksaj fagaroj kaj (sub 800 m) kverkoj, lanugaj kverkoj, Turkaj kverkoj kaj kaŝtan-arbaroj .

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Inter la bestospecioj oni devas mencii la marton (Martes martes), la lupon (kiu, formortinta en la 19-a jarcento, reaperis je la fino de la 20-a), la serpent-aglo ( Circaetus gallicus ) laŭsezona (somera) ĉeesto, la buteo (Buteo buteo) raportita en la areo el pluraj specimenoj, la gufo (Bubo bubo) kaj la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), kiu antaŭ kelkaj jaroj revenis al nestumado sur la pli altaj deklivoj de la masivo.

Aro de amotragoj en bestoĝardeno.

La amfibioj ĉeestantaj en la parko parte apartenas al la pli tipe mediteranea faŭno sur la suda deklivo, kie ekzistas, ekzemple, la mediteranea hilo (Hyla meridionalis) sur la deklivoj de Monto Bejgŭa proksime de Arenzano. Ene de la parko troviĝas ankaŭ la fajra salamandro (Salamandra salamandra), la alpa salamandro (Ichthyosaura alpestris apuana), la itala kresta salamandro (Triturus carnifex), la glata salamandro (Lissotriton vulgaris), la monto-rano (Rana temporaria), la lerta rano (Rana dalmatina) kaj la ordinara bufo (Bufo bufo).

De kelkaj jaroj sur la monto Beigua loĝas fremda specio: ĝi estas la amotrago (Ammotragus lervia). Kelkaj specimenoj, eskapintaj el privata parko, bone miksiĝis en la medion, vekante perpleksecon en migrantoj. Sciencaj studoj ankoraŭ okazas por taksi la sekvojn de ĝia ĉeesto aŭ dekreti ĝian tutan "elradikon". [3]

Interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La Serpento-akvofalo kun la lago malsupre.

Kelkaj areoj, loĝitaj ekde prahistoriaj tempoj, retenas spurojn de tiuj malproksimaj populacioj (proksime de Alpicella, vilaĝeto de la komunumo de Varazze, spuroj de gravuraĵoj sur la rokoj faritaj simple por akrigi sagpintojn). Interesa ne nur je geologia kaj pejzaĝa nivelo estas la Cascata del Serpente, apud Masone. Ankaŭ la lago Antenna estas interesa, sur la norda limo de la parko, kie turisma fiŝkapta rezervejo estis establita kun trutoj. [4]

En la areo S.Giorgio-Puntabella, inter Cogoleto kaj Varazze, oni povas observi kaj viziti (subirante longan alirŝtuparon al Cala Loca) unikan atestaĵon pri kiel, antaŭ ĉirkaŭ 125 000 jaroj, la marnivelo estis je alteco de 7 metroj pli alta ol la nuna nivelo. Ekzistas ankaŭ kaverno, skulptita de mara erozio sur la malmola roko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Ministero dell'ambiente e della tutela del territorio e del mare, Elenco ufficiale delle aree protette (EUAP) 5º Aggiornamento approvato con delibera della Conferenza Stato Regioni del 24 luglio 2003 e pubblicato nel supplemento ordinario n. 144 alla Gazzetta Ufficiale n. 205 de la 4a de septembro 2003.
  2. Un patrimonio geologico riconosciuto a livello mondiale - Beigua Geopark, paragrafo ĉe retejo www.parks.it
  3. Ammotraghi sul Beigua. Arkivita el la originalo je 2017-12-12. Alirita 2022-12-21.
  4. Determinazione del direttore n.28 del 4 febbraio 2015. Arkivita el la originalo je 2022-03-07. Alirita 2022-12-21.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]