Belkola palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Belkola palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Belkola palumbo Columba pulchricollis
Blyth, 1846
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Belkola palumbo (Columba pulchricollis) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en moderklimataj arbaroj de Sudorienta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arta ilustraĵo el Indian Pigeons and Doves (1913).

Tiu kolombo estas ĝenerale griza, kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, mezmalhela kolo kaj brusto, mezhelaj subaj partoj kaj pli hela kapo. Tre rimarkinda trajto estas la punkteca malantaŭa kolo, kio nomas la specion ankaŭ en la latinlingva scienca nomo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Belkola palumbo havas ampleksan teritorion tra tuta Sudorienta Azio, trovebla en Butano, norda Barato, suda Tibeto, suda Ĉinio, norda Laoso, norda al meza Birmo, norda Tajlando, kaj Tajvano. Kvankam la tutmonda populacio estas nekonata, la populacio de Tajvano estis ĉirkaŭkalkulita en iom inter 10 000 kaj 100 000 reproduktaj paroj.[1]

Nestumado[redakti | redakti fonton]

La ino demetas kutime nur unu blankan ovon, kvakam ankaŭ du ovoj estis foje registritaj. Tiu kolombo kovas siajn ovojn dum proksimume 21–23 tagoj. Junaj birdoj elnestiĝas 28 tagojn post eloviĝo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ashy wood pigeon. International Dove Society. Arkivita el la originalo je 2018-06-11. Alirita 29a de Januaro 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]