Beyoncé Knowles

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beyoncé
Beyoncé en 2009
Beyoncé en 2009
Bazaj informoj
Naskonomo Beyoncé Giselle Knowles
Naskiĝo 4-a de septembro 1981
Flago de Usono Houston, Texas
Ĝenroj R&B, soulo
Profesio kantistino, tekstistino, aktorino, producento, reĝisorino, dancistino, moda proponistino
Aktivaj jaroj 1990 - nuntempo
Eldoninto Columbia Records, Sony Urban Music
TTT Beyoncé
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Beyonce 2.jpg

Beyoncé Giselle Knowles (* 4-an de septembro 1981 en Houston, Teksaso) estas usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino. Ŝi estis membro ĝis 2005 en la ritmenblusa ingrupo Destiny's Child. Oni plej ofte mencias ŝin kiel Beyoncé, kiu estas samtempe ŝia artista nomo.

Ŝi sursceniĝis en aĝo de sep jaroj, kiel lernanto de dancista lernejo kaj ankaŭ kiel membro de la preĝeja koruso. Tie - en la koruso - konatiĝis ŝi kaj ŝia nepo Kelly Rowland kun la pli postaj bandanoj Latavia Roberson kaj LeToya Luckett. Patro de Beyoncé, Mathew Knowles apogis komencon de formiĝo de Destiny’s Child en 1990. Anstataŭ Latavia kaj Letoya alvenis en 2000 Michelle Williams kaj Farrah Franklin.

Dum tiuj 10 komunaj jaroj, la junulinoj iĝis unu el la plej popularaj R&B-grupo, kiu vendis pli ol 33 milionojn da albumoj kaj ricevis du Grammy-premiojn.

La membroj de la grupo decidis en 2001 memstariĝi. Plej sukcesa el ili iĝis Beyoncé.

Ŝi komencis sian aktorinan karieron per la Mtv-produkto Carmen: A Hip Hopera. Ŝi aperis en 2002 en ĉarma rolo de Foxxy Cleopatra en amuzfilmo de Austin Powers: Ora ilo. Samtempe aperis ŝia unua albumeto Work It Out. Beyoncé poste laboris kun Jay-Z (03 Bonnie & Clyde)

Ŝia albumo Dangerously In Love aperis en junio de 2003 kaj alportis por ŝi kvin Grammy-premiojn, du Soul Train Award, kaj tri Bet Award.

Ŝi ankaŭ rajtis kanti la usonan himnon antaŭ plurmilionoj da spektantoj en malfermo de la Superbowl. Beyoncé partroprenis en la fama helpkoncerto 46664 en 2003.

En septembro de 2006 aperis dua soloalbumo de Beyoncé Knowles: B'Day

Enhavo

[redakti] Filmroloj en

  • Carmen: A Hip Hopera
  • The Fighting Temptations
  • La rozkolora pantero

[redakti] Diskografio

[redakti] 2002/2004

  • 2003 - Dangerously in Love („Work It Out”, „'03 Bonnie & Clyde”, „Crazy in Love”, „Baby Boy”, „Me, Myself and I”, „Naughty Girl”)
  • 2004 - Live at Wembley
  • 2003/2004 - Dangerously in Love World Tour
  • 2004 - Verizon Ladies First Tour (with Alicia Keys & Missy Elliott)

[redakti] 2005/2007

  • 2007 - The Beyoncé Experience

[redakti] 2008/2009

  • 2009 - I Am... Tour
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj