Bezi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bezi estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. Bezi estas peĉenega nomo, la peĉenegoj en tiu regiono gardis la limon.

Blazono de Bezi

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La komunumo situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, la ĉefvojo kaj la fervojo inter Győr kaj Sopron estas ne tro for. Csorna troviĝas 16, Győr 22, Mosonmagyaróvár 29 Budapeŝto 143 km.

Historio [redakti]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1481. Post la mezepoko turkoj kaj poste aŭstroj detruis la vilaĝon.

Vidindaĵoj [redakti]

La vilaĝo havas romkatolikan klasikisman preĝejon omaĝe al Dipatrino (Granda) el la 19-a jarcento kaj luteranan preĝejon.