Biaso el Priene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biaso (apartigilo)
Biaso el Priene
Persona informo
Βίας ο Πριηνεύς
Naskiĝo
en Priene
Morto
en Priene
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo advokatofilozofooratoro vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biaso el Priene (Antikva greka : Βίας ο Πριηνεύς) estis greka politikisto, oratoro, juristo kaj filozofo kiu estis unu el la sep saĝuloj de antikva Grekio.

Malgraŭ ke li estas konata kiel senriproĉa en siaj juĝoj, la termino biaso estas nomata laŭ lia nomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Biaso estis guberniestro de la grandurbo de Priene, kiu situis en Ionio en la sudokcidenta parto de Malgranda Azio (nun en Turkio). Priene estis la ĉefa rifuĝurbo de Ionio, kie multaj grekaj komercurboj prosperis. Biaso estis konata pro sia granda saĝeco, pro sia senriproĉa juĝo kaj pro sia talenta parolado. Li uzis siajn talentojn por defendi en tribunalo homojn akuzitajn je neniu maljusto de ilia parto, kaj ne ŝargis pagon por siaj servoj. Onidire ke kiel juĝisto Biaso estis ekplorinta kiam li devis mortkondamni homon.

Estas dirite ke kiam Alijates reĝo de Lidio sieĝis la grandurbon de Priene, Biaso sendis al li du bone nutritajn mulojn. Kiam Alijates vidis la mulojn, li miris pri ilia bonega kondiĉo, konkludante, ke la Prieneanoj vivis en granda riĉeco, kaj povis defendi sin. Por kontroli tion li sendis mesaĝiston al Priene. Biaso ordonis amasigi amasojn da sablo, aspergi ilin per tritikaj grajnoj kaj montri ilin al la sendito. Kiam la reĝo de Lidia eksciis pri tio, li petis packontrakton kun Priene.

Al Biaso estas atribuitaj multaj rimaj diraĵoj fare de Diogeno Laertio, kaj de aliaj, por instrui kiel homo povas atingi feliĉon:

  • "La naivuloj estas facile trompeblaj."
  • "La plej multaj homoj estas malbonaj."
  • "Ĉiuj homoj estas malvirtaj."
  • "Estas malfacile elporti ŝanĝon de sorto al pli malbona kun grandanimeco."
  • "Elektu la vojon, kiun vi adoptas kun pripensado; sed kiam vi adoptis ĝin, tiam persistu en ĝi kun firmeco."
  • "Ne parolu rapide, ĉar tio montras malsaĝecon.
  • "Amu prudenton."
  • "Parolu pri la Dioj kia ili estas."
  • "Ne laŭdu malmeritan homon pro lia riĉeco."
  • "Akiru vian punkton per persvado, ne per forto." / "Prenu per persvado, ne perforte."
  • "La plej malfeliĉulo el la homoj estas tiu, kiu ne lernis kiel porti sian sorton."
  • "Homoj devas agi kvazaŭ ili vivus mallongan tempon, kaj ankaŭ longan tempon." / "Do ordigu viajn aferojn kvazaŭ vi vivus longe, aŭ baldaŭ mortus."
  • "Ni devas ĝoji pri saĝeco, ĉar ĝi akompanos nin je juneco ĝis maljuneco." / "Saĝo estas pli daŭrigebla ol iu ajn alia posedaĵo." / "Estimu saĝon kiel rimedon por vojaĝi de juneco ĝis maljuneco, ĉar ĝi estas pli daŭra ol ajna alia posedaĵo."
  • "Ĉion, kio estas mia, mi portas kun mi."

Biaso mortis kiam li estis okdekjara, ĵus pruvinte la justeconn de maljunulo ĉe juĝo. Homoj de Priene okazigis gloran entombigon por li, starigis templon en lia memoro, kaj gravuris sur lia tomboŝtono la surskribon: "Sub ĉi tiu ŝtono estas entombigita Biaso, la bonega filo de Priene, kaj la gloro de Ionio."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]