Sep saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sep saĝulojSep saĝuloj de Grekioj (antikvgreke: οἱ ἑπτά σοφοί oi epta sophoi) aludas al sep publike elstaraj personoj de la Antikva Grekio vivintaj ene de la epoko de la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K., nome inter 620 ĉirkaŭ kaj 550 a.K., laŭdegitaj de la posteularo kiel modeloj la praktika saĝo kaj aŭtoroj de maksimoj stariĝintaj ĉe la bazo de la onia kultura greka sentebleco.

Malgraŭ ke ili alestiĝus ĉe la komenciĝoj de la spekulativa greka konscio kaj aperus inter ili tiu kiu estas kutime taksata kiel la unua filozofo, nome Taleso el Mileto, ne ĉiuj estas konsiderindaj plene filozofoj, ĉar ilia intereso estis precipe encentrita sur la praktika konduto kaj ne sur la spekulativeco.

Listo de la Sep saĝuloj[redakti | redakti fonton]

1. Historiaj-literaturaj fontoj[redakti | redakti fonton]

La listo de la nomoj ne ĉiam estas unuforma ĉe la aŭtoroj kiuj pri ili interesiĝis. La unuaj kvar estas ĉiam la samaj. Ili estas:

Platono, kiu estis la unua listiganto de la sep saĝuloj (en la [[Protagoro|dialogo "Protagoro" (343a), tiel ilin mencias:

“Inter ili estis Taleso el Mileto, Pitako el Priene, Bianto el Priene, nia Solono, Kleobulo el Lindo, Misono el Kene kaj seploke oni diris ke ĉeestu Kilono el Sparto.[1]

Restas tamen la dubo ĉu tiu listo de Platono estas tiu propra de Platono aŭ ĉu li transdonas liston de la popola tradicio de la 6-a aŭ 5-a jarcentoj. La samaj nomoj estas renkonteblaj ankaŭ en fontoj pli antikvaj. grandparte jam en Herodoto, kvankam ili ne aperas kiel grupo jam formita.

La plej gravaj estas Taleso, kiel filozofo aŭ matematiko. kaj Solono, kiel leĝfaranto. En ĉiuj listoj alvenintaj al nia epoko estas cititaj Taleso, Solono, Bianto kaj Pitako, Nur en la plejgranda parto el ili aperas Kleobulo kaj Kilono. Misono estis ofte pretelasita kiel marĝena figuro, sena je graveco kaj origina de la nekonata lando. Kaj ĝuste pro tio li estis anstataŭita per Periandro el Korinto en listo eble de Demetrio el Falero, unu el la disĉiploj de Aristotelo. Laŭ alia hipotezo, reiranta al la antikveco, Platono mem estus antataŭinta Periandron per Misono, ĉar tiu estus malamata pro sia tiraneco.

La listo de Demetrio, vastege citita en la antikveco, estis pliposte taksata la plej respektanta la originan liston.

Krom tiuj listoj, ĉirkuladis aliaj, kiuj anstataŭe de Misono kaj Periandro kaj foje ankaŭ de Kilono kaj Kleobulo, prezentis aliajn nomojn: ili estas:

Kaj foje pluaj nomoj. Diogeno Laertio en la sia “Vivoj de Filozofoj” nin informas pri aliaj prezentiĝoj da tiaj listoj.

En Plutarko oni legas: “Tiuj estis opniataj la saĝuloj: Taleso, Solono, Kleobulo. Bianto, Pitako. Al tiuj oni aldonas Anakarson la skito, Misonon el Keno, Ferecido el Siro, Epimenido el Kreto. Kaj iuj ankaŭ Pisistrato. la tiranon.[2]

2. Mitologiaj-literaturaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Se la dokumenta historia origino de la sep saĝuloj prezentiĝas almenaŭ necerta, jam en la klasika epoko ĉirkuladis legendaj rakontoj rilate al la listo mem. Ili estis kolektitaj de Diogeno Laertio en siaj Vivoj. Elemento komuna al ĉiuj estis la tripiedo dediĉita al Apolo. La nomoj varias defie de la memoro kun personoj pri kiuj eĉ la mitologio malmulte scias.

Maksimoj aŭ sentencoj de la sep saĝuloj[redakti | redakti fonton]

Krom la politika aktiveco en propraj urboj, kontribuis pliigi la famon de la sep saĝuloj de la diversaj listoj, heredaĵo da sentencoj kaj maksimoj – tio estas rimarkoj kaj konsiloj – al ili atribuitaj, kiu poste estis cititaj en prelegoj kaj oracioj kaj eseoj de la antikvuloj.
De la sep saĝuloj neniu skriba organika verko nin atingis ankaŭ se eblas edentigi komunajn trajtojn inter la unuopaj sentencoj, kiuj distingiĝas pro ilia lapidara koncizeco. Jam Platono laŭdis tiujn mallongajn motojn, diritajn “gnomikaj sentencoj” (el la greka γνώμη gnōme = saĝa sentenco), kiel rafinitan frukton de rezonadoj de antikvaj saĝuloj.
La samon diras Plutarko en sia '“Bankedo de la Sep Saĝuloj” . [3]

La unua kampo esplorita de tiuj sentencoj de la sep saĝuloj estis, kiel kompreneble, la politika sfero kaj la esenco de la Ŝtato aŭ, plibone, de la polis kiel ideala komunumo
Plutarko ekspozicias al ni en la bankedo de la Sep Saĝuloj (greke: Συμποσιακά τῶν ἑπτά σοφών - Symposiaka tōn hepta sophōn), kaj parte ankaŭ en sia Moralia.
Petite pri kiu estas la plej bona Ŝtato, jen iliaj respondoj:

  1. Solono: "La Ŝtato en kiu kiuj ricevis neniun malbonon daŭrigas kaj punas la kulpulojn, ne malpli ol tiujn kiuj ricevis maljuston."
  2. Bianto: "Tiu en kiu la leĝo estas de ĉiuj taksata kvazaŭ ĝi estus tirano."
  3. Taleso: "Tiu kiu en si ne entenas tro da malriĉuloj kaj ne tro da riĉuloj."
  4. Anakarso: "Tiu en kiu unuopulo interesiĝas pri ĉio kaj juĝas samtempe la avantaĝon laŭmezure de la honesto kaj la malavantaĝon laŭmezure de la malhonesto. "
  5. Kleobulo: "Tiu en kiu la civitanoj timas pli riproĉon ol gvardion."
  6. Pitako: "Tiu en kiu ne okazas ke la malhonestuloj regu kaj la honestuloj ne regu."
  7. Kilono: "Tiu en kiu oni aŭskultas la leĝojn kaj ne la oratojn."


Kaj similtone laŭiras iliaj sentencoj rilate diversajn vivaferojn.

Krom Plutarko, estas konataj aliaj fontoj el tiuj estis prenitaj la maksimoj de la Sep. Aparte, post la Prologo de Ludus Septem Sapientum (La amuziĝo de la Sep saĝuloj) de la roma poeto Aŭsonio (310-395 d.K) aperas en la sceno Ludius (bufono), kiu recitas la maksimojn plej konatajn de la sepsaĝuloj. Aŭsonio recitigas la maksimojn de la sep saĝuloj (kiuj fakte estas ok) analizante aparte kaj ilin komparante kun aliaj samaŭtoraj sentencoj ne preterlasante kontraŭdirojn aŭ sensencaĵojn kaj, foje, kun io da ironio.

Ĝenerala penso el la sentencoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ke eblas kontroli kun certeco la aŭtorecon, el la “sentencoj kaj maksimoj kaj motoj” ktp, kiuj praktike enaŭguras historion de la okcidenta pensmaniero, eblas travidi la ekformiĝon de penso tipe etika kiu distanĉiĝas el tradicia homera religio kaj revestiĝas per propraj konotacioj tipe de objektiva kaj racia scio, nome ili ekfilozofis.
Malgraŭ la duboj pri ilia aŭtenta atribuo, ili ĉiukaze aludas al nova saĝeco kiuj generas maksimojn kiuj siavice generas novan pensmanierojn ankaŭ ĉe la popolo. Komunaj karakterizoj, ankaŭ en la varieco de la vivsituacioj konsiderataj, estas:

  1. instigo al la memobservado kaj al la memjuĝado en siaj elektoj, elstarigita per la fama delfa "Konu vin mem" (kies aŭtpreco estis diversepoke atributa la diversaj aŭtoroj (Diogeno Laertio, ekzemple, al Taleso).[4]
  2. instigo al la mēsotes (mezeco) orintita al la justeco (dike), nome al la elekto de la ĝusta mezo kaj de la modero, kontraŭa al la hýbris (Senmezuro): signifa tiurilate la moto elektita de Solono "neno da tro".

[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Protagoro dialogo 343a, greke: “Τούτων ἦν καὶ Θαλῆς ὁ Μιλήσιος καὶ Πιττακὸς ὁ Μυτιληναῖος καὶ Βίας ὁ Πριηνεὺς καὶ Σόλων ὁ ἡμέτερος καὶ Κλεόβουλος ὁ Λίνδιος καὶ Μύσων ὁ Χηνεύς, καὶ ἕβδομος ἐν τούτοις ἐλέγετο Λακεδαιμόνιος Χίλων.”
  2. Plutarko “La Vivoj paralelaj, I 13: “Σοφοὶ δὲ ἐνομίζοντο οἵδε Θαλῆς, Σόλων, Περίανδρος, Κλεόβουλος, Χείλων, Βίας, Πίττακος. Τούτοις προσαριθμοῦσιν Ἀνάχαρσιν τὸν Σκύθην, Μύσωνα τὸν Χηνέα, Φερεκύδην τόν Σύριον, Ἐπιμενίδην τὸν Κρῆτα. ἔνιοι δὲ καὶ Πεισίστρατον τὸν τύραννον.
  3. Vidu en Convito.
  4. La Vivoj de la filozofoji, I, 40.
  5. Ni grekuloj, oh reĝo de Lidio, la diaĵoj donacis konduti laŭmezure antaŭ ĉiuj bonaĵoj kaj per tiu modero ni partoprenas en tiu saĝo, kiel ŝajnas, modesta kaj populara, ne reĝa kaj brilplena. Tiu saĝo nin komprenigas ke la vivo estas ĉiam elmetita al eventoj ĉiuspecaj kaj ne permesas nek orgojle konduti antaŭ la ĉeestaj bonaĵoj, nek admiri la homan feliĉon ĉiam elmetitan al la renversoj de la tempo.
    La estonto, fakte, sinkanta sur ĉiu estas mulfaceta kaj nekonata. Ni juĝas feliĉa tiu al kiu la diaĵo donacis esti tia ĝis la vivfino. Sed la agnosko de la feliĉo de iu kiu ankoraŭ vivas kaj estas subjekta al risko de danĝero similas al proklamado de venko kaj al kronado de atleto ankoraŭ konkuranta por la premio: temas pri agnosko senfundamenta kaj sena de ratifo." – Dirinte tiujn vortojn, Solono foriris, provizinte suferon al Kreso, ja jes, sed sen sukcesi lin korekti. - Plutarko, op. cit.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Detlev Fehling: Die sieben Weisen und die frühgriechische Chronologie, Bern 1985. ISBN 3-261-04061-0