Epimenido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de Epimenido en Promptuario Iconum Insigniorum

Epimenido, helene Ἐπιμενίδης, ankaŭ Epimenido el Knoso estis helena verkisto, poeto kaj profeto de la 6-a jarcento a.K. Temas pri duone mita persono. Iam estas vicigata inter Sep saĝuloj. Eŭbulido de Mileto famigis lin per heroigo de li en sia konata logika paradokso (antinomio de mensogulo, Epimenida paradokso, paradokso de mensoganto), en kiu oni diras „Kretano Epimenido diris, ke ĉiuj Kretanoj estas mensoguloj".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Oni al li atribuas du poemaĵoj: "Pri deveno de Kuretoj kaj Koribantoj" kaj "Teogonio" (poemo pri konstruo de ŝipo Argo kaj Jazona navigado ĝis Kolĥido). Eble li verkis ankaŭ du prozaĵoj: "Pri oferoj kaj pri konstitucio sur Kreto" kaj "Pri Minoo kaj Radamanto". El lia verkaro konserviĝis nur fragmentoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diogeno Laertio en sia verko Vivoj de filozofoj (Vitae philosophorum) pri lia vivo citas prefere legendojn: "Kiam foje lia patro sendis lin venigi ŝafon de paŝtejo, turnis sin tagmeze el la vojo kaj dormis en iu groto dum 57 jaroj. Kiam li poste vekiĝis, serĉis la ŝafon, li nome opiniis, ke li dormis nur momenton. Se li ne trovis ĝin, revenis sur paŝtejon kaj trovis ĉion ŝanĝitan kaj posedantan de iu alia, ĝis li tute konfuzita revenis en urbon. Tie li apud enirejo en sian domon renkontis homojn, kiuj demandis lin kiu li estas. Fine li trovis sian pli junan fraton, tiam jam maljunulon, danke al tiu li ekkomprenis tutan veron. Kiam pri tio oni eksciis en Grekio, opiniis lin eksterordinara favorato de la dioj. Tiam atenanojn suferigis pesto kaj la Pitia profetis, ke ili purigu la urbon. Do ili sendis Nikion, filon de Nikeratos, ŝipe ĝis Kreto venigi Epimenidon. Tiu venis en la 46-a olimpiado, purigis ilian urbon kaj tiamaniere forsavis ilin de pesto: Li prenis nigrajn kaj blankajn ŝafojn kaj venigis ilin ĝis Arean monteton. Tie li lasis ilin iri kien ili volus. Sed al helpantoj li ordonis, ke ili ĉiun el ŝafoj oferu al koncerna dio sur loko kie ĝi kuŝos. Tiel la malbono ĉesis. Ĝis nun oni povas en atenaj kvartaloj trovi sennomajn altarojn, rememoron de tiama interpaciĝo. Laŭ iuj li prezentis kaŭzon de la pesto kilonan malpurigon kaj indikis kiel senigi ĝin. Pro tio devis morti du junuloj, Kratinoso kaj Ktesibio, kaj la plago estis pacigita. Atenanoj poste voĉdone decidis, ke li ricevu talanton da arĝento kaj ŝipon, kiu veturus lin ĝis Kreton. Sed Epimenido la arĝenton ne akceptis, anstataŭ ĝin li fermis kontrakton pri amikeco kaj milita interligo inter loĝantoj de Knoso kaj Ateno. Nelonge post reveno hejmen li mortis. Li ĝisvivis 157 jarojn, kiel prezentas Flegono en sia verko "Pri longe vivantaj homoj". Sed Kretanoj diras, ke li vivis 299 jarojn. Ksenofano el Kolofono onidire aŭdis, ke Epimenido vivis 154 jarojn. (...) Demetrio asertas, ke Epimenido onidire ricevis de nimfoj ian manĝaĵon, kiun li konservadis en hufo de kastrita taŭro. Li konsumis ĝin en malgrandaj dozoj, do li neniam malplenigadis sin kaj neniam oni povis vidi lim manĝanta. Rememoras lin ankaŭ Timaio en sia dua libro. Iuj rakontas, ke Kretanoj portas al li oferojn kiel al dio, ili nome diras, ke li tre profunde konis, kio okazis. Kiam ekzemple Atenanoj montris Muniĥion al li, do li onidire diris, ke ili ne scias kiel gravan malbonon kaŭzos al ili tiu loko. Se ili scius, disportus ĝin en siaj dentoj. Oni ankaŭ diras, ke li mem, kiel la unua, nomis sin Ajako, ke li al lakedaimonanoj antaŭdiris malvenkon fare de arkadianoj, ke li onidire ŝajnigis, ke li plurfoje reviviĝis. Teopompo en siaj "Mirindaĵoj" rakontas, ke kiam Epimenido aranĝis sanktejon al nimfoj, estis aŭdebla voĉo el la ĉielo: "Epimenido, ne al nimfoj, sed al Zeŭso!" Ankaŭ al kretanoj li antaŭdiris, ke lakedaimonanoj estos venkitaj fare de arkadianoj, kiel jam estis dirite. Ili fakte estis venkitaj apud Orĥomeno. Li maljuniĝis precize dum tiom da tagoj, kiom jaroj li dormis, tion ja asertas Teopompo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epimenidés en la ĉeĥa Vikipedio.