Bill Potts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

William Orie „Bill“ Potts (* 3-an de aprilo 1928 en Arlington, Virginio; † 15-an de februaro 2005 en Fort Lauderdale, Florido) estis usona ĵazpianisto, komponisto, aranĝisto kaj muzikinstruisto.

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Bill Potts ludis kiel infano havajgitaron kaj kiel junulo akordionon. Impresite de la muziko de Count Basie li transiris dum la mezlerneja tempo al piano. Dum sia militservo en la usona terarmeo ekde 1949 ĝis 1955 li transkribis pecojn por armebandoj; krome li verkis aranĝaĵojn por Joe Timer kaj la ensemblo de Willis Conover, THE Orchestra. Li verkis kva titolojn por ties sondisko de 1954 ĉe diskeldonejo Brunswick kaj kunlaboris je spektakloj, je kiuj ankaŭ partoprenis gastmuzikistoj kiel Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie.

Proksimume 1956 Potts direktis la doman bandon en Olivia Davis' Patio Lounge en Vaŝingtono; Lester Young tie havis dungitecon, kaj Potts persvadis Jangon fari kun li dum du vesperoj sonregistraĵojn. Ĉi tiuj registraĵoj aperis surdiske kiel Lester Young in Washington, D.C..

En 1957 Potts laboris ĉefe kiel komponisto, aranĝisto kaj muzikisto por la albumo Jazz Under the Dome de Freddy Merkle. Mallonge poste dum trafikakcidento li estis grave vundita, pro kio li estis devigita paŭzi plurajn monatojn. Nur en 1959 plene resaniĝinte li faris sonregistraĵon sub propra nomo titole The Jazz Soul of Porgy and Bess. La albumo konsistis el ĵazinterpretaĵoj de la opero Porgy & Bess de George Gershwin; kunlaboris Art Farmer, Bill Evans, Bob Brookmeyer kaj Phil Woods.

Dum la sekvaj jaroj Potts laboris en Novjorko, antaŭ ol li revenis al Vaŝingtono, kie li ĉefe ludis enurbe, krome li koncertvojaĝis kun Ella Fitzgerald, Stan Getz kaj Woody Herman. Ekde 1974 ĝis 1990 li instruis muzikteorion ĉe altlernejo Montgomery kaj direktis bandegon por laŭokazaj prezentadoj en la vaŝingtona noktklubejo Blues Alley. En 1995 li retiriĝis al Fort Lauderdale, kie li mortis februaron de 2005 pro korinfarkto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Jazz Soul of Porgy and Bess (Blue Note Records, 1959)
  • Bye Bye Birdie (Colpix, 1963)
  • 555 Feet High (Jazz Crusade, 1988)