Birdokanto
Birdokanto estas ĉiu ajn sono, kiun birdo eligas por komuniki kun samspecianoj. Eĉ sonoj nemelodiaj por la homa orelo nomiĝas birdokanto.
La paseroformaj birdoj havas la plej disvolvitajn kantojn. La viraj birdoj estas pli emaj kanti ol la inaj. Kanto de ĉiu birdo konsistas el denaskaj partoj, sed ankaŭ la kanto povas enhavi partojn lernitajn dum vivo de ĉiu aparta birdo de la aliaj birdoj.
Kantoj kaj krioj
Malsame je la kanto, kiu normale kaj preskaŭ ĉiam estas eligita nur de la virbirdo, la krioj estas eligitaj de ambaŭ seksoj.
Rolo
Ili rolas je kelkaj kutimaj utiloj:
- Kontaktkrio (birdo) (socia ligilo)
- Alarmkrio (birdo)
- Krioj dum nutrado
Imitado ĉe birdokanto
Ĝenerala diskuto
Imitado, ĉu de fonmediaj bruoj, ĉu de apudaj birdoj (sed foje nur de certa parenca specio), renkontiĝas en multaj birdokantoj. Foje la birdo imitas la tutan kanton, pli ofte imitadoj estas enmetitaj (kiel en simfonioj de kelkaj komponistoj) meze de la propra kanto (kalandra alaŭdo)
Kelkaj kazoj
- specioj de la alaŭda genro:
- Melanocorypha calandra
- imitado de la Ĝardensilvio far la Nigraĉapa silvio
- sturnedoj,
|