Blankkapa buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkapa buntpego
Blankkapa buntpego
Blankkapa buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picoides
Specio: P. albolarvatus
Picoides albolarvatus
(Cassin, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • P. a. albolarvatus (Cassin, 1850)
    Common White-headed Woodpecker
  • P. a. gravirostris (Grinnell1902)
    Southern White-headed Woodpecker
Sinonimoj
  • Leuconerpes albolarvatus
    (Cassin, 1850)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankkapa buntpego (Picoides albolarvatus) estas birdo de la genro Picoides kaj mezgranda buntpego, tio estas pego aŭ birdo de la familio de pegedoj, kie ĉefas la koloroj nigra (ĉefe supre) kaj blanka (ĉefe sube), sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj ĉekape.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas nigran korpon (ĉirkaŭ 20 cm longa) escepte blankan kapon kun nigraj beko, okuloj, nuko kaj malantaŭa kolo, sed sen nigraj markoj aŭ strioj malkiel aliaj membroj de la genro. Krome ĝi havas blankajn unuarangajn flugilplumojn kiuj formas duonlunon dumfluge. Maskloj havas ruĝan punkton en supra nuko.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Temas pri nemigrantaj pegedoj kiuj loĝas en arbaroj de pinoj de la montaroj de okcidenta Nordameriko.

Plej parto de la teritorio estas okupata de la nomiga subspecio. P. a. gravirostris, kiu havas pli longajn bekon -ĉefe ĉe maskloj- kaj voston kaj troviĝas nur en montopintoj de la plej suda parto de la teritorio de la specio, el la Montaro San Gabriel al Distrikto San Diego. La birdoj de la Monto Pinos estas iom intermezaj. Analizoj de DNA konfirmas tion kaj sugestas, ke la birdoj de Monto Pinos estas pli proksimaj al P. a. gravirostris (Alexander & Burns, 2006). Ŝajne, la pli granda beko de la suda subspecio estas adaptado por manĝi el la grandaj, longaj pinfruktoj de la Kultera Pino (Pinus coulteri).

La teritorio de la Blankkapa buntpego ampleksas en la montaroj el Brita Kolumbio tra suda Kalifornio. Ili faras neston en mortaj aŭ sekaj arboj kaj reproduktiĝas unufoje ĉiun jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alexander, Matthew P. & Burns, Kevin J. (2006): Intraspecific Phylogeography and Adaptive Divergence in the White-headed Woodpecker. Condor 108(3): 489–508. DOI: 10.1650/0010-5422(2006)108[489:IPAADI]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]