Blogosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blogosferomondo de retaj tagĵurnaloj estas la kolektiva termino, kiu rilatas al ĉiuj retaj tagĵurnaloj (blogoj) kiel komunumo aŭ sociaj amaskomunikiloj. Pluraj blogoj nun estas kunligitaj pro la granda nombro de ligiloj inter ĉi tiuj tagĵurnaloj. Pluraj verkantoj de tiaj blogoj ligas kaj verkas ofte en aliaj blogoj. Pro ĉi tiu interplektiĝo disvolviĝas unika blogosfera kulturo.

La koncepto de la blogosfero reliefigas unu el la ĉefaj diferencoj inter blogoj, kutimaj retejoj kaj retaj forumoj: blogoj kiuj interrilatas povas formi propran dinamikan tutmondan informoĉirkaŭaĵon kiu ebligas pli rapidan respondon, estas pli sendependa kaj pli malfacile kontrolebla. Antaŭ la apero de la blogosfero, la amaskomunikilaro plene kontrolis la informan tagordon.

La sfero de la taglibroj kondukas la fasonadon kaj pripensadon de la publika opinio kaj kontribuas samtempe al la starigado de kulturaj memoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La esprimo blogosfero estis stampita de Brad L. Graham la 10- an de septembro 1999, kiel ŝerco[1]. Ĝi estis uzita denove fare de William Quick en 2002 kaj baldaŭ akceptita kaj propagandita. Ekde 2006 la termino blogo (reta tagĵurnalo) estas pli kaj pli uzata precipe en la anglalingva gazetaro.

La termino referencas en la angla al multe pli malnova vorto nomata "logosfero". La greka radiko "logo" signifas "vorto", kaj "sfero" povas esti interpretata kiel "mondo", kiu signifas "la mondo de vortoj".

Koncepto 'sfero'[redakti | redakti fonton]

La koncepto blogosfero estis sammaniere kreita kiel la termino 'noosfero'

La koncepto de sfero en blogoj gravas por kompreni la signifon de retaj tagĵurnaloj (blogoj). Fakte, blogoj kutime estas nur publikigitaj tekstoj de la menso de la aŭtoro, dum la sfero de la taglibroj rilatas al socia fenomeno. La aspekto, kiu faras retajn taglibrojn malsimila de regulaj retejoj kaj forumoj, estas, ke retaj revuoj estas parto de ŝanĝiĝanta Interreto, en kiu vasta socia interkonektado estas formita de la diversaj ligiloj inter la diversaj retaj revuoj.

Blogosfero kaj memeoj[redakti | redakti fonton]

Akademianoj kaj amaskomunikiloj konsideras ke la blogosferon reprezentas multajn modernajn tendencojn kiel ekzemple la tutmondiĝo. Tial ili uzas la blogosferon kiel grava rimedo por la pristudo de la publika opinio kaj de kulturaj memoj.

Blogo-serĉiloj kiel Technorati, Blogdex, Bloglines, Blogrunner, Blog Street, BlogsNow, PubSub, kaj Truth Laid Bear uzas ligilojn kreitajn de verkantoj de blogoj por spuri ilian retan interligitecon. Ili analizas tendencojn de la blogosfero spurante la enirantajn kaj elirantajn ligilojn de ĉiu el la blogoj listigitaj en siaj informtenejoj.

Laŭ la memetiko, ili estas iloj, kiuj ebligas spuri unuopajn memojn.

Spurante hiperligilojn, uzataj por marki pri kio temas blogoj, Technocrati kaj aliaj blogoserĉiloj povas sekvi konversacion de unu blogo al alia. Ĝi ankaŭ povas helpi esploristojn determini la rapidecon per kiu meme disvastiĝas tra la blogosfero[2].

La ne-angla blogosfero[redakti | redakti fonton]

La angla estis la reganta lingvo dum la fruaj jaroj de la blogsfero. Samtempe ĝi estis plejparte usono-ligita fenomeno. Ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis intertempe. La blogosfero estas nuntempe multlingva kaj ankaŭ pli kaj pli reprezentas la tutmondan loĝantaron, ĉar nuntempe la aziaj kaj eŭropaj lingvoj montras fortan kreskon.

En aprilo 2006, malpli ol unu triono de ĉiuj tekstoj en la blogoj estis anglalingvaj. Japanaj kaj ĉinaj blogoj plej rapide kreskas en la blogsfero. Laŭ la kalkuloj de Technocrati (2006), la sekvaj lingvoj estas plej popularaj en blogsferoj: japana, ĉina, angla, hispana, itala, franca, portugala, nederlanda kaj germana. La korea ankaŭ estas eminenta blogo-lingvo, kiu estas subtaksata en la taksado fare de Technocrati, ĉar la serĉilo ne indeksas plurajn eminentajn koreajn retejojn.

Gravaj blogiloj[redakti | redakti fonton]

  • Blogger (www.blogger.com)
  • Blogo.in (hinda blogplatformo)
  • Tumblr (www.tumblr.com)
  • Webnode (www.webnode.nl)
  • Weebly (www.weebly.com)

Plej bone por tiuj kiuj volas 100% adapti ĝin al siaj propraj bezonoj:

Speciala kategorio[redakti | redakti fonton]

  • Photoblogs.org

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Technorati, serĉilo por blogoj (retaj taglibroj)

Sistemo por administrado de enhavo (CSM)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Ĉina blogosfero kaj persa blogosfero en Wanabehuman

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas grandparte tarduko el la afrikansa vikipedia artikolo pri la sama temo, je la 17-a de oktobro 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]