Bluventra koracio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Coracias cyanogaster (Cuvier, 1816) |
||||||||||||||
La Bluventra koracio, Coracias cyanogaster, estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj ĉefe en mallarĝa zono el Senegalo al nordorienta Kongo. Ĝi estas loĝanta, krom kelkaj lokaj sezonaj movoj, en humida savano dominata de arboj Isoberlinia.
La Bluventra koracio estas granda birdo, preskaŭ la grando de monedo 28-30 cm longa kaj 112-178 gr peza (la masklo) kaj 110-150 gr (la ino). Ĝi havas malhelverdan (aŭ malhelbrunan) dorson, blankecajn (aŭ tre helbrunajn) kapon, kolon kaj bruston, kun la resto de la plumaro ĉefe blua. Inter helbruneca brusto kaj blua ventro estas rimarkinda meza limo, kiu rimarkigas la bluan ventron, kio nomigas la specion. Plenkreskuloj havas du longajn vostodirektilojn (6cm). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo.
La Bluventra koracio estas rimarkinda en sia forta rekta flugo, kun la brilbluoj de la flugiloj kontrastege kun la malhela dorso kaj pala kapo, kaj la vostodirektiloj malantaŭe.
Tiu ĉi estas komuna birdo de varma malferma kamparo kun kelkaj arboj. Tiuj koracioj ofte ripozas elstare sur arboj, fostoj aŭ kabloj, kiel gigantaj lanioj, dum gvatado de arakidoj, skaraboj, termitoj, formikoj kaj aliaj grandaj insektoj kiujn ili manĝas kaptinte ilin surgrunde kaj kvinono dumfluge. Ili estas solecaj aŭ en etaj grupoj, en Eburbordo ekzemple de 4 ĝis maloftaj grupoj de 20 individuoj.
La ceremonio memmontrada de tiu ĉi specio estas flugo kiel de vanelo, kun turniĝoj kaj akorbataĵoj. Ĝi nestumas en arbotruo.
La voĉo de la Bluventra koracio estas akra ga-ga-ga.
Tre disvastigita kaj komuna tra ties granda teritorio, la Bluventra koracio estas klasita kiel Malpli Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
[redakti] Bildaro
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Coracias cyanogaster. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 24 Novembro 2006. Ne Minacata
- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN 0-7136-8028-8
[redakti] Eksteraj ligoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |