El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Bocksdorf en Aŭstrio . La vorto ankaŭ estas la historia germanlingva nomo de la nun rumania vilaĝo Băcăinți , hungare Bokajalfalu .
Bocksdorf, hungare Baksafalu aŭ Baksafalva , estas komunumo en Aŭstrio . Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Güssing . Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 813 loĝantoj.
Bocksdorf troviĝas laŭ rojo , laŭ traira flankovojo , ĉefvojo numero 57 preteriras.
En 1910 vivis en la komunumo 1365 homoj (1354 germanoj , 8 hungaroj , 3 kroatoj ). Ĝis Traktato de Trianon Baksafalu apartenis al Hungara reĝlando , al Vas (reĝa departemento) , al distrikto de Németújvár , poste al Aŭstrio, inter 1938 -1945 al Germanio . En 2001 vivis en Bocksdorf 791 homoj (786 germanoj, 5 kroatoj).
germana Vikipedio
http/adatbazis.mtaki.com
http/maps.google.com