Bodo Berheide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodo Berheide
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Oberhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Bodo BERHEIDE (naskiĝinta en 1944 en Oberhof) estas germana artisto kaj skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉefverko berheide-a Figura Magica antaŭ la Dramteatrejo de Wuppertal, 2017

Berheide, kiu kiel bebo en 1945 venis al Wuppertal, studis inter 1972 kaj 1977 ĉe la Artakademio de Düsseldorf ĉe Joseph Beuys en la t.n. Beuys-klaso. Ekde 1977 naskiĝis laboraĵoj per desegnado, skulptado, objekta uzo kaj seanca kunmetado de aferoj. Temigatas fokuse naturo kaj pejzaĝoj, daŭripoveco kaj solidareco. Samjare li kunfondis galerion por interobjekta kunlaborado nome Atelier- und Galerie-Kollektiv; samjare ankaŭ ekis liaj ekspozicioj en Germanujo kaj fremdlande.

Ekde 1992 plej gravas objektsimilaj laboraĵoj el ligno kaj metalo, paperstampiloj kun figuroj respektive tekstoj. Tio povas esti ankaŭ objektoj el plutraktita fajna gazetopapero. Berheide vivas kaj laboras nun en Wuppertal. Por li finfaritaj artaĵoj ne estas la fina sed nur etapa celo por sekvenda paŝo. Por li plej atendindas kaj seriozas la labormomentoj interetapaj - kie vere iĝis la artista interago kun kolegoj kaj aliaj uloj. Tiam okazas la kolektiva kaj kreiva transformo. Artistaj eventoj laŭ Berheide okazas ne pli en galerioj aŭ muzeoj ol en iu alia loko. Aranĝon de presista laborejo en Matagalpo en 1997 kune kun E. Froeschlin ekzemple priskribas li kiel seancon. Matagalpo estas ĝemelurbo de Wuppertal.[1]

Ĉefverka vojaĝo[redakti | redakti fonton]

En 1988 estiĝis la ĉefverko de li, 6 tunojn peza fera skulptaĵo nome Figura Magica en formo de ferĉevalo de super natura grandeco. Post tri jaroj en Wuppertal ĝi senditis al ĉirkaŭmonda vojaĝo por gajni magian ŝarĝon: al Dublino (1991), Montrealo (1993), Bethany/Okcidenta Virginio (1995) kaj Matagalpo (1997), Santiago de Ĉilio (1999) kaj Sidnejo (2001). Poste ĝi iĝis parto de la elmontrado Sculpture by the Sea kaj prezentitis ĉe Campbelltown Art Gallery je Sidnejo. Sekvis en 2003 Ohmishima (Gubernio Ehime). Samjare faritis ekspozicio kun desegnaĵoj kaj objektoj ĉe Eostazia Societo en Tokio kaj en 2005 alia je Museum Of Art en Ohmishima ene de la projektaro Germanujo en Japanujo. Atingas la skulptaĵo en 2006 la urbon Negombo. Post stacio en aŭtuno 2007 en Lomeo Figura magica hejmenvenis en oktobro 2009 trovonte sian finan situon sur placo antaŭ la Dramteatrejo de Wuppertal.

Intenco post vojaĝinta artaĵo[redakti | redakti fonton]

Deziras ĉiu skulptisto ke liaj artaĵoj tuŝas multajn homojn de diversaj kulturoj kaj kutimaj fonoj: samtempe ĝi indikas al ĉiuj ke estas nia komuna planedo la Tero. Ĝia aspekto magneta kaj hufa de super natura grandeco referencas rekte la magnetismon de la terokerno kaj la materialo alludas la lokon kie troviĝas la animo de la Tero. Okulfrape klara iĝis la profunda rilato inter homoj kaj natura fortoj de la Tero kaj apelaciatas al oni ne lasi ŝrumpi la naturajn fortojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bodo Berheide: Figura Magica. HP Nacke, Wuppertal 1998, ISBN 3-9806375-3-0.
  • Bodo Berheide: Figura magica - den kreis geschlossen : Bodo Berheides Skulptur reist um die Welt. Nordpark-Verlag, Wuppertal 2010, ISBN 978-3-935421-64-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]