Bojko Borisov

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bojko Borisov
Bojko Borisov

ĉefministro de Bulgario
En funkcio:
27-a de julio 2009 – nun

Naskiĝo 13-a de junio 1959
en en Bankja proksime de Sofio
Nacieco Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Politika partio GERB
Edzo/ino Zvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Bojko Metodiev BORISOV (cirile Бойко Методиев Борисов; naskiĝis la 13-an de junio 1959 en Bankja proksime de Sofio) estas bulgara politikisto. Li estas membro de la konservativisma politika partio GERB, kiu fine de la jaro 2006 fondiĝis grandparte je lia iniciato. Ekde la 27-a de julio 2009 li estas la ĉefministro de Bulgario. Li estas edziĝinta al Zvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko.

Post la parlamenta baloto de 2009 kaj la venko super la ekskomunistoj de la Bulgara Socialisma Partio (BSP) li diris:

Citaĵo
« En 1944 ili la 16-an de septembro murdis mian avon kvazaŭ hundon, kaj hodiaŭ mi honorigas lin, ĵetante ilin de la trono.
Bulgare: ...1944-та година дядо ми са го убили като куче на 16 септември и днес, когато ги детронирам, го посвещавам на него.. [1] »

Bojko Borisov naskiĝis en familio de policano kaj mezlerneja instruistino. Li volis studi en la fakultato de ŝtata sekureco kaj provis ekzameniĝi tie en 1977, sed ne estis akceptita pro sia deveno: lia avo estis murdita de komunistoj en 1944. Tiel li finis fakultaton de fajroestingistoj kaj laboris laŭ tiu fako en la Ministerio pri internaj aferoj ĝis 1990. En 1991 li fondis propran privatan gardistan entreprenon, inter ties klientoj estis Todor Ĵivkov kaj la eksa caro Simeon la 2a.

En la partio de la caro Simeon li eniris la grandan politikon. En 2005 li gajnis la voĉdonon por la posteno de urbestro de Sofia, la ĉefurbo de Bulgario. En 2006 li fondis propran partion „Civitanoj por la eŭropa evoluo de Bulgario“ (GERB). En la parlamentaj elektoj de julio 2009 la partio GERB gajnis plejparton de la lokoj en la landa parlamento. Tiel Bojko Borisov iĝis premiero kaj organizis la novan estraron.

Borisov sportumas. Li estas konata kiel fakulo pri karateo (li okupiĝas pri ĝi ekde 1978), li ankaŭ ludas futbalon en la publikaj ludoj de politikistaj teamoj.

[redakti] Referencoj

  1. "GERB: la venko devigas nin iĝi partio de la tuta popolo", artikolo bulgarlingva en la retejo www.dariknews.bg

[redakti] Retaj ligiloj

Antaŭe: ĉefministro de Bulgario Poste:
Sergej Staniŝev 2009- elektota




Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj