Boko Haram

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Personoj Dediĉitaj al la Disvastiĝo de la Instruaĵoj de la Profeto kaj Ĝihado[1] (arabe: جماعة أهل السنة للدعوة والجهاد, ĝama'atu ahalis sunna liddavati va'alĝihad), pli fame konata per sia haŭsa nomo Boko HaramBoko Ĥaram, estas terorisma grupo, kiu asertas esti islama, en Nigerio. La grupo havas celon regi Nigerion laŭ sia propra interpretado de la islama sistemo de leĝaro, kiu nomiĝas Ŝario,[2] malgraŭ ke kelkaj agoj de la grupo estas kontraŭislamaj kaj kontraŭŝariaj.[3]

Kvankam la grupo unuafoje famiĝis post siaj bataloj kontraŭ la armeo de Nigerio en 2009, oni ne scias multe pri kiel funkcias la grupo.[4] Sed laŭ raportoj de la fama novaĵkanalo Al Jazeera, la grupo dividiĝas inter tri grupetoj kaj unu grupeto regule kontaktas aliajn terorismajn grupojn en Somalio kaj Nordafriko.[2]

La grupo kaŭzis morton de pli ol 450 personoj en 2011.[2]

[redakti] Informfontoj

  1. "Nigeria policemen in court trial for Boko Haram killing", BBC News, 2011-07-13.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dozens killed in Nigeria clashes. AlJazeera (2011-12-31). Elŝutita 2011-12-24. “forigota ŝablono”
  3. Jimmoh, Abbas (2011-06-13). Boko Haram not representing Islam –Gov Aliyu. Sunday Trust. Elŝutita 2012-01-02. “forigota ŝablono”
  4. "Terrorism in Nigeria: A dangerous new level", The Economist, 2011-09-03.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj