Borszörcsök
El Vikipedio
Borszörcsök [borsorĉok] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka. Bor signifas: vino.
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 8479
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
Borszörcsök situas sub iama vulkano Somló 432 m-ojn alta, fine de tre mallonga sakovojo. Devecser troviĝas 5, Ajka 15, Sümeg 24, Pápa 27, Celldömölk 29 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1288 en formo "Zurchuk". En la 16-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Anna
- kapelo kun golgoto