Botond Penke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:35, 21 okt. 2013 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Botond PENKE [], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Penke Botond estas hungara biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Botond Penke [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1942 en Hungario en Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio).

Biografio

Botond Penke frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li ekinstruis en universitato en Szeged. Li doktoriĝis en 1968. En la sama jaro li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li akiris (Ph.D) en 1976. Li estis elektita katedrestro en 1989, en la sekva jaro li profesoriĝis. En 1989 li doktoriĝis (D.Sc) antaŭ la akademio. Li estis gastoprofesoro en Göttingen kaj San Diego. Li okupiĝas ekzemple pri peptidoj. Li ricevis premiojn en 2006 kaj 2009.

Verkaro (elekto)

  • Synthesis von Diazoketonen aus Acylaminosäuren unter Verwendung von gemischten Anhydriden bzw. N,N-Dicyclohexyl-carbodiimid (1970)
  • A New Acid Hydrolysis Method for Determining Tryptophan in Peptides and Proteins (1984)
  • Szerves és bioorganikus kémia (1994–2002) - 4 eldonoj
  • Toxikus peptid- és fehérje aggregátumok kialakulása és szerepe a neurodegenerációs folyamatokban (2007)

Fontoj