Bruce Reynolds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruce Reynolds
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1931 (1931-09-07)
en Charing Cross Hospital
Morto 28-an de februaro 2013 (2013-02-28) (81-jaraĝa)
en Croydon
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla
Loĝloko MeksikoKanadoAnglio • Gants Hill
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Infano Nick Reynolds
Okupo
Okupo aŭtobiografo
vdr

Bruce Richard REYNOLDS (n. 7-an de septembro 1931 en Londono; m. 28-an de februaro 2013) estis la kapo de la bando, kiu faris la grandan prirabon de brita poŝttrajno en 1963 kaj ŝtelis 2,6 milionojn da brita pundo.

Reynolds jam frue pro ŝtelado estis en konflikto kun la leĝoj. La kulmino de lia kariero certe estis la granda trajnprirabo.

Prirabo de la poŝttrajno[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 1963 Reynolds kune kun sia bando (Ronnie Biggs, Ronald „Buster“ Edwards, Charlie Wilson, Roy James, Thomas Wisbey, Robert Welch, Gordon Goody, James Hussey, Rodger Cordrey, James White kaj kelkaj neniam identigitaj bandanoj) sturmis la britan poŝttrajnon de Glasgow al Londono. La trajno estis haltigita per manipulita signalo, lokomotivo kaj du vagonoj pluveturigitaj al Bridego-ponto, 120 poŝtsakoj kun mono transportitaj al pretaj aŭtoj. La predo estis 2,6 milionoj da £ (ekvivalento de 50 mio da en 2007). La rabado ricevis grandan publikan atenton, eĉ simpation, pro la inteligenta planado kaj manko de perforto. Ĝi estis plurfoje filmita, unue en germana televidfilmaro Die Gentlemen bitten zur Kasse (gentlemanoj petas pagon) kun aktoro Horst Tappert kiu ludis la rolon de Reynolds.

La plimulto de la rabistoj estis rapide arestitaj kaj kondamnitaj al 30-jara mallibero. Reynolds mem sukcesis malaperi, fuĝi tra Francio al Meksiko, kie li vivis kun sia familio sub pseŭdonimo. Kelkan tempon bandano Buster Edwards ankaŭ vivis tie. Dum restado en Britio Reynolds estis kaptita en 1968, kaj en la sekva jaro kondamnita al 25-jara mallibero. En 1978 li estis malarestita antaŭtempe.

En 1984 oni denove arestis lin pro komercado de haŝiŝo kaj amfetamino, sed en marto 1985 amnestiita.

Vivo post malliberejo[redakti | redakti fonton]

Reynolds estis konsilinto por la filmo "Buster" (1985) pri la kunrabisto Ronald „Buster“ Edwards (kun Phil Collins en la ĉefrolo). Poste li estis ofta gasto en televidelsendoj por intervjuoj, laste en marto 2007 en elsendo Galileo Mystery. En 2002 Reynolds transdonis televid-premion Telestar al sia filma alter ego Horst Tappert.

Krome li prelegis interalie en la renoma lernejo Eton College kaj verkis filmrecenzojn. En 1995 li publikigis sian aŭtobiografion Autobiography of a Thief. Hodiaŭ Reynolds vivas tre modeste. El la granda trajnrabado restis nur ŝuldoj. Kaj la fervora aŭtoamanto eĉ ne posedas propran veturilon.

En 2005 Brita muzikgrupo, Alabama 3, registris dediĉe al Bruce Reynolds kanton pri la rabado, 'Have You Seen Bruce Richard Reynolds', en sia albumo Outlaw.

Aŭtobiografio: 2005 Bruce Reynolds: The Autobiography of a Thief, poŝlibra eldono, Virgin Books 2005, ISBN 0-735-51050-2