Phil Collins
El Vikipedio
Philip David Charles „Phil“ COLLINS (* 30-an de januaro 1951 en Chiswick, Londono) estas brita Rock-/pop-kantisto, frapinstrumentisto, kantverkisto kaj aktoro. Li estas fama kaj kiel soloisto kaj ankaŭ kiel frontulo kaj frapinstrumentisto de la pionirroka kaj nuna popmuzika bando Genesis.