Kolegio Bryn Mawr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bryn Mawr College)
Kolegio Bryn Mawr
universitato • privata neprofitcela lernejo • virina universitato • tombejo
moto Veritatem Dilexi
Mi feliĉiĝas en la vero
Informoj
fondodato 1885
fondinto(j) M. Carey Thomas vd
speco Privata liberalarta porvirina kolegio
Situo
Geografia situo 40° 1′ 35″ N, 75° 18′ 49″ U (mapo)40.02639-75.31361Koordinatoj: 40° 1′ 35″ N, 75° 18′ 49″ U (mapo)
lando Usono
urbo Bryn Mawr
adreso 101 N Merion Avenue, Bryn Mawr, PA, 19010
poŝtkodo 19010
Nombroj
nombro de studentoj 1 719 vd (stato: 2019)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Koalicio de Virinaj Universitatoj
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
filiita al
Sep fratinoj vd
filioj
• Bryn Mawr College Libraries vd
Kolegio Bryn Mawr (Pensilvanio)
Kolegio Bryn Mawr (Pensilvanio)
DEC
Kolegio Bryn Mawr
Kolegio Bryn Mawr
Kolegio Bryn Mawr (Usono)
Kolegio Bryn Mawr (Usono)
DEC
Kolegio Bryn Mawr
Kolegio Bryn Mawr
Map
Kolegio Bryn Mawr
vdr

La Kolegio Bryn Mawr (IFA /ˌbrɪnˈmɑːr/; angle Bryn Mawr College [1]) estas privata kolegio, origine dezajnita por virinoj sole, ĝi estas unu el la Sep fratinoj (angle Seven Sisters colleges) La kolegio, situanta ĉe la periferio de Filadelfio, estis fondita en 1884 fare de kvakera komunumo de Pensilvanio kaj estis unu el la unuaj universitatoj en Usono kiuj permesis al virinoj akiri akademiajn gradojn, inkluzive de doktoreco [2]. La kolegio malfermis siajn pordojn al viroj en 1931. Tamen, la plimulto de studentoj en la kolegio estas virinoj.

En la aŭtuno de 2021, el ĉiuj 1,778 studentoj - 1,423 (nur virinoj) studis por la unua grado. 355 studentoj (kaj virinoj kaj viroj) studis por altnivelaj gradoj. 15% de la bakalaŭraj studentoj ne havis usonan civitanecon. 12% difinis sin kiel azianoj. La plej multaj el la studentoj elektis anglan lingvon kaj literaturon, biologion, psikologion, matematikon kaj komputadon kiel siajn ĉefajn temojn. Kolegio Bryn Mawr dependas de la Universitato de Pensilvanio laŭ la aranĝoj de.

Kolegio Bryn Mawr estis la unua en serio de universitatoj kaj lernejoj en Nordameriko kies konstruaĵoj estis konstruitaj en Novgotika (Gothic Revival) arkitektura stilo rememoriga pri tiuj de la britaj Universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo, stilo kiu en Nordameriko estis nomita "Collegiate Gothic". La kampuso de Bryn Mawr estis dezajnita fare de Frederick Lou Olmsted kune kun la brita pejzaĝa arkitekto Calvert Vaux, kaj estas inkluzivita en la National Register of Historic Places (Nacia Registraĵo de Historiaj Lokoj).

Inter la famaj diplomiĝintoj de la kolegio estas la aktorino Katharine Hepburn, la ekonomiisto kaj Nobel-premiito pri paco en 1946, Emily Greene Balch, la genetikisto Nettie Stevens, la poeto A. S. Byatt, la arkitekto Denise Scott Brown, la pianisto Agi Jambor, la neŭrologo kaj esploristo Candace Beebe Pert, kaj la esploran arkielogio Hetty Goldman. La literaturkritikisto Elaine Showalter, la poeto Hilda Doolittle, la historiisto kaj la unua prezidanto de Universitato Harvard Drew Gilpin Faust, la politika aktivulo Grace Lee Boggs, la statistikisto Dorothy M. Gilford, la astrofizikisto Jacqueline Hewitt, kaj pli. Inter la instruistoj en la unuaj du jardekoj da la ekzisto de la kolegio estis Woodrow Wilson, kiu poste funkcius kiel prezidanto de Usono, kaj Thomas Hunt Morgan, la evoluesploristo kaj gajninto de la Nobelpremio pri Fiziologio aŭ Medicino en 1933. Aliaj konataj fakultatanoj estas la matematikisto Emmy Noether, la fizikisto Arthur Lindo Patterson kaj la apotekisto Louis Pizer.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mackey & Mackey (1922) The Pronunciation of 10,000 Proper Names; also example at e-speech site Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. History | Bryn Mawr College (angle). Alirita 2018-04-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]