Budgie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burke Shelley

Budgie estas la kimra rokgrupo, kiu estis formita en la jaro 1967 en Cardiff. La grupo influis multajn rokmuzikistojn, kiel Metallica, Iron Maiden, Megadeth, Van Halen, ktp.

La bando konsistis el Burke Shelley (basgitaro, voĉo), Tony Bourge (gitaro) kaj Ray Phillips (drumoj). Post la albumo "Never Turn Your Back on a Friend", Ray Phillips forlasis la muzikgrupon kaj estis anstataŭigita de Pete Boot, sed post la albumo "In For the Kill" Steve Williams anstataŭigis Pete Boot. Post la albumo "Impeckable" Tony Bourge forlasis la grupon kaj lian lokon elprenis Rob Kendrick kaj en la jaro 1979 aliĝis John Thomas. Tamen, en la jaro 1999 John Thomas forlasis la grupon kaj estis anstataŭigita de Andy Hart. Poste en la jaro 2003 aliĝis Simon Lees kaj en la jaro 2008 li estis anstataŭigita de Craig Goldy.

Post la malsano de Burke Shelley en la jaro 2010, la bando oficiale disfalis.

Ĉi tiu bando ne estis tro populara en multaj landoj, krom ilia denaska Britio, Pollando (kie ili multfoje koncertis, unufoje en la jaro 1982) kaj la urbo San Antonio en Usono.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Budgie (1971)
  • Squawk (1972)
  • Never Turn Your Back on a Friend (1973)
  • In for the Kill (1974)
  • Bandolier (1975)
  • If I Were Brittania I'd Waive the Rules (1976)
  • Impeckable (1978)
  • Power Supply (1980)
  • Nightflight (1981)
  • Deliver Us from Evil (1982)
  • You're All Living in Cuckooland (2006)