Cúcuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cúcuta [kukuta] estas metropolo kaj universitata urbo en Kolombio, kie estas ĉefurbo kaj speciala distrikto de departemento Norda Santandero.

Flago de Cúcuta
Dosiero:Escudo de Cucuta.svg
Blazono de Cúcuta
Mapo pri situo de Cúcuta
Panoramo de Cúcuta
Preĝejo en Cúcuta
Komerca strato de Cúcuta

Bazaj informoj

Geografio

Cúcuta situas en montaro Andoj, en nordorienta parto de la lando laŭ la landlimo de Venezuelo. La kontrabandado estas ofta. Bogoto troviĝas je 570, Karakaso je 821 km-oj.

Historio

Cúcuta fondiĝis en 1733, kiel vilaĝo kun templo. En 1813 Simón Bolívar okupis la urbon post la Batalo de Cúcuta, kiu estis unua paŝo por sendependeco de Venezuelo. En 1821 tie estis verkita la konstitucio. En 1875 tertremo okazis. Inter 1878-1960 fervojo funkciis.

Klimato

Cúcuta havas tropikan savanan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, kiu daŭras iom konstante. Jare pluvas proksimume po 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe dum oktobro kaj novembro.

Vidindaĵoj

Trafiko

Cúcuta havas flughavenon kaj aŭtovojon kaj trajnon (al Venezuelo). En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Ĝemelurboj