Calvin Coolidge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calvin Coolidge

Calvin COOLIDGE [kalvin kuliĝ], la trideka prezidento de Usono, naskiĝis je la 4-a de julio, 1872, en Plymouth Notch, Vermonto. Li mortis 60-jaraĝa, je la 5-a de januaro, 1933, en Northampton, Masaĉuseco pro kora trombozo.

Coolidge estis malgranda kaj modesta viro. Lia edzino estis Grace Anna GOODHUE, kaj la paro havis du filojn. Coolidge estis kirkanaristo.

Dum lia administrado (3-a de aŭgusto 1923 – 3-a de marto 1929) okazis;

  • 1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
  • 1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
  • 1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.

Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.

Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles G. Dawes.

Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.