Can Togay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Can Togay
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1955 (1955-08-27) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Parizo 3 Sorbono Nova • Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • poeto • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Can Togay laŭ hungarlingve kutima nomordo Togay Can János estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo, altlerneja instruisto, poeto.

Can Togay[1][2] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Can Togay devenis el turkaj gepatroj, kiuj vivis en Hungario inter 1952-1963, poste en Orienta Germanio. La juna Can lernis en Budapeŝto kaj Lejpcigo, li apartenis al avangarda rondo de Péter Halász (aktoro) en Budapeŝto inter 1969-1976. Li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1973-1978, poste en pli alta grado en en:Sorbonne Nouvelle University Paris 3. Fine li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1984. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Fábri (reĝisoro). Jam ekde 1972 li estis aktoro, sed li estis asistanta reĝisoro inter 1984-1987. Inter 1991-1995 li vivis en Suomio. Ekde 1978 liaj poemoj aperis. Inter 2008-2014 li estis gvidanto de la hungara kulturejo en Berlino kaj li instruis en en:Konrad Wolf Film University of Babelsberg. Li ricevis plurajn filmajn premiojn. Lia edzino naskis trifoje.

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Petőfi'73 (1973) – Lajos Kossuth
  • Mozart és Salieri (televida filmo, 1979) – titolrolo
  • Redl ezredes (1985) – franca oficiro
  • Franciska vasárnapjai (1997) – deportejestro
  • A Hídember (2002) – Lajos Batthyány
  • Jupiter holdja (2017) – ĉefpolicisto

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nyaraló – 1991; ankaŭ scenaristo
  • Egy tél az Isten háta mögött – 1999; ankaŭ scenaristo
  • A vonat – 2009; ankaŭ scenaristo

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szerelemtől sújtva (2003)
  • Szerelemtől sújtva (televida, 2013)

Liaj poemlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fénykutya és vonat. Versek, 1974–2004 (2004)
  • Átmeneti ember. Válogatott versek, 2010–2020 (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]