Celestin Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913

EdE-R

Célestin ROUSSEAU [ruso], (ps. Aspido), naskiĝis la 22-an de septembro 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer), mortis post 1940, estis franca farmaciisto kaj Esperanto-vortaristo, membro de la Lingva Komitato de 1924 kaj sekretario de la sekcio pri teknikaj vortaroj de la Akademio de Esperanto.

Rousseau aktivis kiel paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco. Li estis komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francio kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje li raportis ĉe Internaciaj Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Li verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun Esperanta traduko.

Rousseau esperantiĝis en 1902. Li fondis grupon en Levallois-Perret kaj estis komitatano de la Societo Esperanto-Croix-Rouge. Administranto de SFPE (1912-22). Sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). Organizis kun Maurice Rollet de l'Isle la Internacian Konferencon por la Scienco, Parizo, en 1925. Rousseau ankaŭ esits vicprezidanto de la Pariza grupo kaj ĝenerala sekretario de „La Maison de l' Esperanto“, de la fondo (1928).

Li skribis en „Scienca Revuo“, „Internacia Medicina Revuo“ k. a. periodaĵoj kaj verkis:

  • Poliglota Vademecum de Internacia Farmacio“, 1911, kies unu volumo liaepoke ekzistis en multaj Universitataj bibliotekoj en la mondo, kaj en kiu Esperanto estas la ĉefa lingvo.
  • Raporto pri farmaciarto. En Internacia konferenco Esperanto en moderna vivo, <Paris, 1937>, Raportoj kaj konkludoj (Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj), 1937, p. 96-98

Eksteraj ligiloj

  • Libroj de kaj pri Célestin Rousseau en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
  • Poliglota Vade-Mecum de Internacia Farmacio, extracta ex diversis Pharmacopoeis cum Vocabulario ex 9 Linguis : per Esperanto / verkita de Célestin Rousseau. - Paris : Hachette, 1911. digital