Centrosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centrosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Cerapoda
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Familio: Ceratopedoj Ceratopsidae
Subfamilio: Centrosaŭrenoj Centrosaurinae
Tribo: Centrosaurini
Genro: Centrosaŭro Centrosaurus
Lambe, 1904
Konserva statuso

C. apertus Lambe 1904
C. brinkmani Ryan k Russell 2005

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Centrosaŭro (Centrosaurus; malnovagreka: "pinta lacerto" - la nomo rilatas la kornetojn troviĝantaj laŭrande de la krispo, ne al la naza korno kiu estis ankoraŭ nekonata je la tempo de nomado) estis genro de herbovoraj dinosaŭroj vivintaj dum la malfrua kretaceo, antaŭ 68 ĝis 65 milionoj da jaroj, en tio kio nun estas Nordameriko.

Oni trovis vastajn ostarojn de centrosaŭroj en Dinosaŭra Provinca Parko en Alberto (Kanado); iuj el la ostaroj etendiĝas dum centoj da metroj kaj enhavas la ostojn de eble miloj de unuopaj centrosaŭroj - eble grego mortigita de inundo aŭ simila naturkatastrofo.