Charles W. Chesnutt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles W. Chesnutt
Persona informo
Charles Chesnutt
Naskiĝo 20-an de junio 1858 (1858-06-20)
en Klevlando
Morto 15-an de novembro 1932 (1932-11-15) (74-jaraĝa)
en Klevlando
Tombo Lake View Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Klevlando vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Charles W. Chesnutt
Familio
Infanoj Ethel Chesnutt • Helen Maria Chesnutt • Edwin J. Chesnutt • Dorothy K. Chesnutt Slade vd
Profesio
Okupo romanisto • advokatoverkisto • biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Waddell CHESNUTT (naskiĝis la 20-an de junio 1858 — mortis la 15-an de novembro 1932 Klevlando, Ohio) estis usona aŭtoro, eseisto, advokato, kaj politika aktivulo, plej fama pro siaj romanoj kaj noveloj kiuj esploras la kompleksecojn de identeco, precipe rasismo kaj klasismo, en la usona sudo post la Usona Enlanda Milito.

En la frua 20-a jarcento en Klevlando, Chesnutt establis tribunalon raportantan entreprenojn, kiuj donis al li lian ĉefan enspezon. Samptempe, li aktiviĝis en la Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Nigraj Personoj (angle National Association for the Advancement of Colored People) verkante artikolojn subtenantajn edukadon kaj kontraŭdiskriminaciajn movadojn.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Chesnutt naskiĝis en Klevlando, Ohio, de Andrew Chesnutt kaj Ann Maria, ambaŭ "liberaj koloruloj" el Fayettville, Norda Karolino. Lia patroflanka avo estis blanka sklavposedanto.

Post la Usona Enlanda Milito en 1867, lia familio revenis loĝi en Fayetteville; Charles havis naŭ jarojn. Liaj gepatroj posedis nutraĵvendejon kiu malsukcesis pro la malbona komerca sento de lia patro. En la aĝo de 14 jaroj li estis lernanto-instruisto por la Howard Lernejo, lernejo por nigraj studentoj dum uson-suda periodo de rekonstruado.

Geedzeco kaj familio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1879 en la aĝo de 20, Chesnutt edziĝis kun Susan Perry. Ili translokiĝis al Novjorko, Nov-Jorkio. Ili havis kvar filinojn, unu el iliaj filinoj estas fama klasikisto kaj verkisto, Helen Maria Chesnutt. Li volis eskapi la antaŭjuĝon kaj malriĉecon de la Sudo, kaj ankaŭ daŭrigi verkadon. Post ses monatoj, la Chesnutts translokiĝis al Klevlando.

Fru-verkista kariero[redakti | redakti fonton]

En 1877 Chesnutt ekverkis novelojn, kiuj estis eldonitaj de prestiĝaj revuoj. Ĉi tiuj inkluzivis "The Atlantic Monthly," Revuon, kiu en aŭgusto 1887 publikigis lian unuan novelon, "The Goophered Grapevine." Ĝi estis la unua verko de afrik-usonano publikigita de The Atlantic.

Lia unua libro estis kolekto de noveloj titolita The Conjure Woman (esperante: La Sorĉistino), publikigita en 1899. La saman jaron li publikigis alian novelaron, The Wife of His Youth and Other Stories of the Color-Line. Ĉi tiuj renversis ideojn pri la konduto de sklavigitaj homoj kaj ilia serĉado de libereco, kaj ankaŭ levis novajn aferojn pri afrik-usona kulturo. Redaktistoj de The Atlantic forte kuraĝigis Chesnutt en lia verkado, kaj li havis 20-jaran rilaton kun la revuo.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Conjure Woman, and Other Conjure Tales (1899)
  • The Wife of His Youth and Other Stories of the Color-Line (1899)
    • "The Wife of His Youth"
    • "The Passing of Grandison"
  • The House Behind the Cedars (1900) novelo
  • The Marrow of Tradition (1901), novelo
  • The Colonel's Dream (1905), novelo