Charlotte Alington Barnard

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Charlotte Alington Barnard
Persona informo
Naskonomo Charlotte Alington Pye
Aliaj nomoj Claribel
Naskiĝo 23-an de decembro 1830 (1830-12-23)
en Louth
Morto 30-an de januaro 1869 (1869-01-30) (38-jaraĝa)
en Dovero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo poeto • komponisto • himnoverkisto • verkisto
vdr

Charlotte Alington Barnard (1830-1869), konata ankaŭ kiel Claribel laŭ sia plumnomo, estis angla poeto kaj komponistino [1].

Claribel komencis verki poezion kiel infano kaj iĝis unu el la plej popularaj kaj sukcesaj komponistoj de baladoj en la 1860-aj jaroj en Anglio [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis muzikon kun la pianisto William Henry Holmes kaj la fama kantisto kaj komponistino Charlotte Sainton-Dolby (V. en m. 155) [2]. Charlotte Barnard estis produktiva baladisto kaj himnoverkisto. En la dek jaroj inter la publikigo de ŝia unua verko kaj ŝia morto, en la aĝo de 38, preskaŭ 100 komponaĵoj aperis en la listoj de eldonistoj, kaj preskaŭ 25 pli estis publikigitaj poste.

Plej multaj el ŝiaj verkoj estis "salonaj baladoj”, origine destinitaj por hejma muzik-ludado. Sed danke al la komerca lerteco de la du ĉefaj subtenantoj de Claribel, ŝia eldonisto John Boosey kaj ŝia instruistino Charlotte Sainton-Dolby, la kanzonoj de Claribel atingis ĉiam pli grandajn spektantarojn kaj ĉiam pli profesiajn stadiojn. Ŝi estis priskribita kiel "unu el la komerce plej sukcesaj baladkomponistoj” de tiuj jaroj.

Malgraŭ la frua morto de Charlotte Barnard, ŝiaj kantoj estis aŭditaj en britaj kaj usonaj hejmoj por la cetero de la jarcento. Ŝia unua publika sukceso kiel komponistino estis la balado “La elekto de Janet” (Janet's Choice) (1859), al ĝi sekvis “Mi ne povas kanti malnovajn kanzonojn” (I Can't Sing The Old Songs), “Ĉu vi ne diros al mi kial, Robin?” (Won't You Tell Me Why, Robin?) (1861), “La kvina matene” (Five in the Morning) (1862), “Mabel-monto” (Mountain Mabel) (1865), "Revenu al Erin” (Come Back to Erin) (1866) kaj aliaj same sukcesaj. Ankaŭ Claribel muzikigis poemojn de verkistoj kiel Tennyson, Charlotte Bronte, Longfellow, kaj Charles Kingsley.

Tiam, kiel nun, estis rivaleco inter "serioza" kaj "populara" muziko. Muzikrecenzistoj kritikis la baladojn de Claribel pro ilia troa sentimentaleco, sed aliflanke la publiko postulis bisojn ĉiufoje kiam ili estis prezentitaj. En tempo kiam koncertoj estis la sola maniero por aŭdi novajn kantojn, Claribel havis la maloftan distingon de ekskluziva kontrakto kun Boosey and Sons, grava muzikeldonejo, kiu havis proksimume 45 el ŝiaj verkoj en sia katalogo.

Whitney Thompson asertas ke Claribel “estis la unua komponisto en Anglio se temas pri ricevi tantiemon (procenton de la profitoj) por la vendo de partituroj. Laŭ multaj manieroj, ŝia kariero anoncis la komercmodelojn de la moderna muzika industrio."

Kun la havebleco de partituroj kaj pianoj en viktoriaj hejmoj, la kanzonoj de Claribel trovis larĝan kaj entuziasmajn ĝuantojn. Ili ne estis tro malfacile kanti kaj la piana akompano estis relative facila [3].

En la 1860-aj jaroj kaj la lasta parto de la 19-a jarcento, ŝiaj baladoj estis prezentitaj fare de la plej famaj kantistoj. Hodiaŭ, la nura kanzono de Claribel kiu estas vaste konata estas "Revenu al Erin". Tamen, ĝi estas ĝenerale nomita irlanda popolkanto kaj estas trovita en multaj kanzonaj popolkolektoj. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Nellie Melba kaj John McCormack, du el la plej elstaraj tiamaj kantistoj, registris tiun baladon kiuj daŭre estas haveblaj, bonŝance transdonitaj de la vaksa cilindro al pli modernaj iloj. Ĝi ankaŭ estis kantita fare de Maureen O'Hara en la filmo The Quiet Man (1952).

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 166 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

poezio kaj Prozo

  • Spring Songs (Louth, 1862)
  • Fireside Thoughts, Ballads, Etc. (1865)
  • Verses and Songs (1870)
  • Thoughts, Verses and Songs (1877)

Himnaj Melodioj

  • BROCKELSBY (BROCKELSBURY)
  • PILGRIMAGE

Baladoj kaj Kantoj

  • "Age"
  • "All Along the Valley"
  • "Always"
  • "Always Speak Kindly" (kun la koruso SATB, vortoj fare de Caledon)
  • "At Her Window Ho! (hungara amkanto)"
  • "Blind Alice"
  • "Children's Voices"
  • "Come Back to Erin"
  • "Day Dreams" (duet)
  • "Do You Remember?"
  • "Dream Land"
  • "Far Away in Bonnie Scotland"
  • "Farewell to Erin"
  • "Firelight"
  • "Five O'Clock in the Morning"
  • "Friends For Ever"
  • "Friendship and Love"
  • "Give Him My Last Goodbye" (vortoj fare de Samuel Callan)
  • "Golden Days"
  • "Half Mast High"
  • "Hidden Voices"
  • "Hope" (words from "Recit d'une soeur," adaptita fare de Henry Savile Clarke)
  • "Hussar's Parting"
  • "I Cannot Sing the Old Songs"
  • "I Cannot Wed Another" (vortoj fare de Samuel Callan)
  • "I Leaned Out the Window" (vortoj fare de Jean Inglelow)
  • "I Remember It"
  • "Is This All?" (vortoj fare de Dr. Bonar)
  • "I've Found a Home" (vortoj fare de Dexter Smith)
  • "Jamie"
  • "Janet's Bridal"
  • "Janet's Choice"
  • "Kathleen's Answer" (respondo al "Come Back to Erin")
  • "Lingering at the Gate" (vortoj fare de George Birdseye)
  • "Little Bird, Little Bird on the Green Tree"
  • "Lowland Mary"
  • "Maggie's Secret (Oh Many a Time I am Glad at Heart)"
  • "Maggie's Test"
  • "Maggie's Welcome" (Answer to "Maggie's Secret")
  • "Maiden Fair, Maiden Fair"
  • "Marion's Song"
  • "Milly's Faith"
  • "Mountain Mabel"
  • "My Brilliant and I"
  • "My Heart, My Heart is Over the Sea"
  • "Norah's Treasure"
  • "November Flowers"
  • "O Willow-Tree!"
  • "Oh Many a Time I Am Sad at Heart (Maggie's Secret)"
  • "Old House on the Hill"
  • "Only a Lock of Hair"
  • "Only a Year Ago"
  • "Our Bud Hs Bloomed in Heaven"
  • "Out at Sea"
  • "Out on the Rocks" (vortoj fare de Claribel, muziko fare de Madame Sainton Dolby)
  • "Poet's Love"
  • "Pray For Her" (Priez Pour Elle)"
  • "Riding Thro' the Broom"
  • "Robin Redbreast"
  • "Roses and Daisies"
  • "Second Love"
  • "Secrets"
  • "Silver Chimes"
  • "Something to Love"
  • "Song of a Boat"
  • "Sorrow"
  • "Spring-Time" (kompanio al "Dream Land")
  • "Strangers Yet"
  • "Susan's Story"
  • "Swallow Come Again"
  • "Sweet Name of Love" (vortoj fare de T.W. Henshaw)
  • "Take Back the Heart"
  • "Tell It Not"
  • "The Bells' Whisper"
  • "The Blue Alsatian Mountains" (vortoj fare de Claribel, muziko fare de Stephen Adams)
  • "The Day of Rest"
  • "The Blue Ribbon"
  • "The Broken Sixpence"
  • "The Brook" (vortoj fare de Tennyson)
  • "The Chimes of St. Mary" (dueto de du mezzo-sopranoj)
  • "The Highland Lassie's Love-Test"
  • "The Life Boat"
  • "The Love Test"
  • "The Old Pink Thorn"
  • "The Orphan's Dream"
  • "The Passing Bell"
  • "The Rose of Erin" (vortoj fare de Claribel, muziko fare de Jules Benedict)
  • "The Sailor Boy"
  • "The Snow Lies White"
  • "The Strife is Over Now"
  • "The Two Nests"
  • "There's a Silver Lining to Every Cloud"
  • "Three O'Clock in the Morning" (temperance song; vortoj de anonimoulo, muziko fare de Claribel)
  • "Through the Jessamine"
  • "Tide Time (Spring Song)" (vortoj fare de Claribel, muziko fare de M.G. Dixon)
  • "Voices Holy"
  • "Walter's Wooing"
  • "We'd Better Bide a Wee"
  • "Weep No More, Darling"
  • "What Need Have I the Truth to Tell?" (respondo al "Won't You Tell Me Why?")
  • "When I Was Young and Fair"
  • "Wherever Thou Art Would Seem Erin To Me"
  • "Won't You Tell Me Why, Robin?"
  • "Why Can I Not Forego, Forget"
  • "Yes, We Must Part"
  • "You and I" ("We Sat by the River, You and I")
  • "You Came to Me"

Solluda Piano

  • "You and I (Waltz)" (inkluzivas la melodion al la kanto "Oh Where, Oh Where has my Little Dog Gone?")

Kolektoj

  • Sixteen Sacred Songs and Hymns. Words by Dr. H. Bonar, Rev. F Whitefield, Claribel, and others. Music by Claribel. Arranged for one or four voices, pianoforte, harmonium, or organ. (1866)
  • The Christmas Rose. Twelve Ballads. (1868)
  • Twelve New Ballads. (Boosey's Musical Cabinet, No. 158.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The Story of Claribel (Charlotte Alington Barnard). J.W. Ruddock & Sons (26 July 1965). Alirita 26 July 2020.
  2. 2,0 2,1 Barnard [née Pye, Charlotte Alington] (2001). Alirita 26 July 2020.
  3. Biography. NetHymnal. Arkivita el la originalo je 3 January 2016. Alirita 15 December 2015. Arkivigite je 2016-01-03 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj himnverkistinoj (de la 18a ĝis la 19a-jarcento) 

  • Eliza Sibbald Alderson
  • Augusta Amherst Austen
  • Sarah Bache
  • Sarah Doudney
  • Charlotte Elliott
  • Ada R. Habershon
  • Katherine Hankey
  • Frances Ridley Havergal
  • Maria Grace Saffery
  • Anne Steele
  • Emily Taylor
  • Emily H. Woodmansee

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]