Christof May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christof May
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1973 (1973-01-01)
en Hintermeilingen
Morto 9-an de junio 2022 (2022-06-09) (49-jaraĝa)
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Christof MAY (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1973 en Waldbrunn, mortinta la 8-an de junio 20229-an de junio 2022[1][2] en Runkel) estis germana teologo romkatolika, pastro kaj estro de la porpastra seminario, katedrala kapitulano kaj episkopa vikario en Limburg (Lahn).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis filozofion kaj teologion ĉe la Georgo-altlernejo en Frankfurto ĉe Majno kaj ĉe Pontifika Gregoria Universitato en Romo. En 2000 li ordinitis pastro kaj doktoriĝis Rome.[3]

En marto 2004 May iĝis asistanta paroĥestro en Königstein im Taunus kaj Kronberg im Taunus. De septembro 2004 ĝis septembro 2008 li estis kapelano en Wiesbaden ĉe la komunumo de Sankta Bonifaco por la preĝejoj Sankta Miĥaelo kaj Sankta Familio.[4][5] En Wiesbaden li engaĝiĝis inter 2006 kaj 2008 pri starigo de moderna urba animzorgado. Ekde septembro 2008 li estis paroĥestro en la komunumo Sankta Anna je Braunfels. Pli malfrue li iĝis dekano en la ekleziaj distriktoj de Wetzlar kaj de Lahn-Dill-Eder (norda parto de la diocezo). Inter 2011 kaj 2015 li estris kiel spiritualo Blum-Kolegion en Limburg. En printempo 2018 li nomumitis estro de la tiea porpastra seminario kaj episkopa vikario. Ekdeĵoro estis en la 1-a de septembro. Katedralkapitulano li fariĝis en la 1.12.2019.

May furoris en la 4.10.2020 dum prediko okaze de Tago de rikolto en la kapelo de la episkopa sidejo kie li jesis la donon de sakramentoj al samseksemuloj kaj al renuptitaj paroj, kunan komunion de anoj de diversaj konfesioj kaj ordinacion de virinoj.[6]

Ekde 2007 li aktivis kiel preleganto de la Akademio de Klostro Eberbach. Ekde 2017 li estis, laŭ komisio de Malta Ordeno, animzorganto por pilgrimantaj handikapuloj al Lourdes. Ek 1985 li estis tubjisto de la bando Elbtal-Musikanten en Elbtal kaj regule publika muzikantis.

En la 9.6.2022 lia kadavro trovitis en arbaro proksime de Eschenau, kvartalo de Runkel post konatiĝo de adiaŭa letero de li. La antaŭan tagon episkopo Georg Bätzing ordonis paŭzigon de liaj oficoj pro pruvodevo de riproĉoj pri seksoĝenado de junaj viroj el la periodo kiam May estis estinta helpa pastro.[7]

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christof May (Theologe) en la germana Vikipedio.