Csesztreg
Csesztreg [ĉestreg] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti.
Bazaj informoj
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 8973
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°43′01″N 16°30'54″E
Situo
Csesztreg situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Lenti troviĝas 13, Nova 16, Őriszentpéter 19 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1257 laŭ tiama hungara ortografio "Cheztregh". Ekde 1322 la komunumo iĝis doganprena loko, ekde 1469 kampurbo. En 1871 denove iĝis nur vilaĝo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, apoteko, poŝto, industria zono.
Vidindaĵoj
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, post 3 jarcentoj gotikiĝis, en la 18-a jarcento barokiĝis
- kampadejo