Dünnern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dünnern
Dünnern antaŭ Klus en Balsthal
rivero
Bazaj informoj
Longeco 37,4 km
Akvokolekta areo 196 km²
Averaĝa trafluo 2,69 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 760 m
Enfluejo Aro
- Alteco 395 m
Geografio
Alfluantoj Augstbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Dünnern estas rivero en Kantono Soloturno. Ĝia fontas en la Soloturna Ĵuraso en Gänsbrunnen kaj alfluas apud Olten al Aro.

Ĝeneralaj datumoj[redakti | redakti fonton]

Dünnern havas longecon de 37,4 km kaj ĝia akvokoleta bazeno mezuras 196 km². Ĝia meza akvofluo en Olten-Hammermühle estas 2,69 m³/sekundo. La maksimuma mezurita akvofluo en 2010 estis la 7-an de decembro kun 43,8 m³/sekundo. Minimuma akvofluo estis en Julio kun 1,05 averaĝe m³/sekundo.[1]

Fonto kaj vojo[redakti | redakti fonton]

La Fonto de Dünnern situas ĉe la 47° 15′ 50″ N 7° 28′ 35″ O / 47.26389 °N, 7.47639 °O / 47.26389; 7.47639 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 50″ N 7° 28′ 35″ O / 47.26389 °N, 7.47639 °O / 47.26389; 7.47639 (mapo) sur la teritorio de la komunumo Gänsbrunnen, norde de pasejo de la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. La riveron nutras diversaj riveretoj de la du montoĉenoj de Soloturna Ĵuraso, kiu limas la valon norde kaj sude. Post relative maldekliva fluo sur la unuaj du kilometroj la rivero pasas tra Welschenrohr, kie ĝin nutras unuaj flankaj riveretoj. Post Welschenrohr la valo mallarĝiĝas kaj Dünnern pasas sur la venontaj du kilometrojn sian plej grandan altecdiferencon de proksimume 100 metroj. Tiam la rivero atingas la vastan kaj ebenan valon de la distrikto Thal, kies larĝeco varias inter 0,5 kaj 1 km. La rivero fluas sude de la kantona ĉefvojo, laŭlonge de la suda kaj ombra valflanko, dum la diversaj vilaĝoj en la valo viciĝas sur la norda kaj suna flanko de la valo. La rivero pasas laŭvice la teritoriojn de la komunumoj Herbetswil, Aedermannsdorf, Matzendorf kaj Laupersdorf. En Balsthal la rivero turniĝas suden kaj alfluas al ĝi ĝia ĉefa flanka rivero, nome Augstbach, kiu senakvigas la teritoriojn de la komunumoj Mümliswil-Ramiswil, Balsthal kaj Holderbank. Sude de Klus la rivero pasas tra impresa ravino por forlasi Ĵurason kaj atingi en Oensingen la Svisan Mezlandon. La rivero tiam fluas sude de la Ĵuraso paralele al la svisa aŭtovojo A1 orienten tra Oberbuchsiten, Egerkingen, Härkingen, Hägendorf, Rickenbach, Wangen al Olten, kie ĝi alfluas sur alteco de 395 m s.m. al Aro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]