Moutier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moutier (stacidomo).
Moutier
Blazono de Moutier
Blazono de Moutier
Blazono de Moutier
Malnova urbocentro de Moutier kun urbodomo
Malnova urbocentro de Moutier kun urbodomo
Malnova urbocentro de Moutier kun urbodomo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 594871 / 236631 (mapo)47.2805555555567.3708333333333Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 22′ O; CH1903: 594871 / 236631 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7462
Areo 19,53 km²
Alteco 535 m super marnivelo
Poŝtkodo 2740
Komunumkodo 0700
Mapo de Moutier
Mapo de Moutier
Mapo de Moutier
vdr


Moutier (en la germana lingvo la urbo nomiĝas Münster, kiu nomo tamen apenaŭ plu estas uzata ankaŭ por eviti miksiĝon kun aliaj urboj kun la nomo Münster) estis ĝis la 31-a de decembro la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Moutier estis integrita al la nova administra distrikto Berna Ĵuraso, al kiu la komunumo nun apartenas. Moutier havis 7 462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moutier situas en la Ĵurasa montaro meze inter la urboj Soloturno kaj la ĵurasa ĉefurbo Delemonto en la valo de la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbeto limas en nordo al Soulce (Kantono Ĵuraso), Châtillon (Kantono Ĵuraso) kaj Roches, en oriento al Belprahon kaj Eschert, en sudo al Court, kaj en okcidento al Champoz kaj Perrefitte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rigardo de Moutier al la ravino de Moutier

Moutier estas regiona fervojnodo. La urbeto situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Bielo, ĉe la eniro al la 8 kilometrojn longa tunelo sub la Monto de Grenchen. De Moutier ankaŭ estas trajnlinioj al Soloturno, al la ĵurasa ĉefurbro Delemonto kaj alia linio al Tavannes, de kie estas konekto al La Chaux-de-Fonds.

Nuntempe ĉirkaŭ Moutier estas konstruata la tranĵurasa aŭtoŝoseo A16, kiu iam ligos la urbon Bielo kun Delemonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Moutier datiĝas el la jaro 1154 per la vortoj datum Monasterii.

En la 16-a jarcento la loko havis 342 loĝantojn kaj estis nomita Prévôtois. Kelkaj domoj supozeble jam ekzistis antaŭ la fondiĝo de la Monaĥejo Moutier-Grandval proksimume en la jaro 640. Ĝis la jaro 1797 Moutier estis la ĉefloko de la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu estis voktejo de la Princepiskopejo Bazelo.

De 1797 ĝis 1813 Moutier apartenis unue al la franca departemento Mont-Terrible kaj poste Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi fariĝis parto de la Kantono Berno kaj fariĝis sivsa.

Ek de 1950 Moutier konsideras sin urbo. Dum la balotoj, kiuj kondukis al la kreado de la nova Kantono Ĵuraso la urbo estis dividita en porberna kaj porĵurasa parto. La porberna partio finfine venkis, kaj Moutier restis berna. Intertempe la porĵurasa loĝantaro gajnis la plimulto, kaj la diskuto pri integro de franclingva berna ĵuraso al Kantono Ĵuraso revigliĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]