Corgémont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Corgémont
Blazono de Corgémont
Blazono de Corgémont
Menonita kapelo kaj biblioteko en Corgémont
Menonita kapelo kaj biblioteko en Corgémont
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Koordinatoj  47°11′45″N 7°8′40″O  /  47.19583°N, 7.14444°O / 47.19583; 7.14444 (Corgémont)Koordinatoj: 47°11′45″N 7°8′40″O  /  47.19583°N, 7.14444°O / 47.19583; 7.14444 (Corgémont)
Nombro de enloĝantoj 1548
Areo 17,61 km²
Alteco 663 m super marnivelo
Poŝtkodo 2606
Komunumkodo 0431
Mapo de Corgémont
Mapo de Corgémont
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Corgémont estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1548 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corgémont situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Corgémont kun la kvartaloj Cotél kaj La Bottière kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]] En Corgémont troviĝas kapelo kaj biblioteko de la svisajn menonitoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,61 km², de kiuj 38,7% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corgémont limas en nordo al Tramelan, en nordoriento al Tavannes, en oriento al Sonceboz-Sombeval, en sudoriento al Orvin, en sudokcidento al Nods, en okcidento al Cortébert, kaj en nordokcidento al Mont-Tramelan.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Corgémont pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corgémont datiĝas el la 8-a jarcento kiel Curisgimund.[3] Dum mezepoko la kapituloj de Moutier-Grandval kaj de Saint-Imier posedis bienojn en Corgémont. La komunumo tiam apartenis al la Senjorujo Erguel de la Episkopejo Bazelo. En la jaro 1530 pro la premo de Bielo en Corgémont estis trudita la reformacio.[4] De 1797 ĝis 1815 Corgémont kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Corgémont voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.]].[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Teksto pri la historio de Corgémont en la retejo de la komunumo
  4. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Corgémont en Historia Leksikono de Svislando (2004-03-05)
  5. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)
  6. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]