Saules BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Saules BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saules.

Saules
Blazono de Saules
Blazono de Saules
Blazono de Saules
Saules
Saules
Saules
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 583406 / 232792 (mapo)47.2458333333337.2194444444444Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 13′ O; CH1903: 583406 / 232792 (mapo)
Nombro de loĝantoj 150
Areo 4,28 km²
Alteco 743 m super marnivelo
Poŝtkodo 2732
Komunumkodo 0707
Mapo de Saules
Mapo de Saules
Mapo de Saules
vdr


Saules (malnova germanlingva nomo Saal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 150 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saules situas en nordo de la Valo de Tavannes, ĉe la bordo de la rivero Trames, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas, la vilaĝo Saules kaj la vilaĝeto La Citadelle norde de la vilaĝo Saules, la setlejo Montagne de Saules sur alteco de 1058 m s.m. tute en la nordo, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,28 km², de kiuj 52,6% estas kovritaj de arbaro, 43,0% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saules limas en nordo al Sornetan, en nordoriento al Souboz, en oriento al Loveresse, en sudo al Reconvilier, kaj en okcidento al Saicourt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saules situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Pontenet al Le Fuet. En 2016 sude de la komunumo apud Pontenet malfermiĝos alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Per la buslinio de Tavannes al Les Genevez la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saules datiĝas el la jaro 1179 kiel Sales. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento ekzistis nobela familio de Saules, kies membro Alberto de Saules estis majoro de la Kapitolo Moutier-Grandval de la Princepiskoplando Bazelo, al kiu Saules dum mezepoko apartenis. [3]

De 1793 ĝis 1797 Saules apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Saules fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Saules tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]