La Neuveville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Neuveville (distrikto) kaj La Neuveville (stacidomo).
La Neuveville
Blazono de La Neuveville
Blazono de La Neuveville
Blazono de La Neuveville
Strato en la malnova centro de La Neuveville
Strato en la malnova centro de La Neuveville
Strato en la malnova centro de La Neuveville
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Distrikto La Neuveville
Geografia situo CH1903: 573854 / 212753 (mapo)47.0652777777787.0944444444444Koordinatoj: 47° 4′ N, 7° 6′ O; CH1903: 573854 / 212753 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3478
Areo 6,8 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 2520
Komunumkodo 0723
Mapo de La Neuveville
Mapo de La Neuveville
Mapo de La Neuveville
vdr

La Neuveville estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3 478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto La Neuveville situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Bielo ĉe la nordorienta piedo de la monto Chasseral, kiu apartenas al la Ĵurasa montaro. Al la komunumo apartenas krom la urbeto mem ankaŭ la vilaĝo Chavannes (germane Schafis) kaj diversaj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Neuveville limas en nordo al Prêles, en oriento al Ligerz, en sudo al la Lago de Bielo, en sudokcidento al Le Landeron (NE), kaj en okcidento al Lignières (NE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Neuveville disponas pri ideala trafika situacio. La urbeto havas stacidomon ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neŭŝatelo, kiu estas parto de la linio de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Neŭŝatelo al Laŭzano kaj Ĝenevo respektive de la linio de Bazelo al Laŭzano. La urbo atingeblas ankaŭ per la ŝipoj, kiuj cirkulas sur la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo kaj ekzistas poŝtaŭtolinio al Erlach.

La urbeto situas ankaŭ ĉe la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi posedas propran alveturejon. La parto inter La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ estas en konstruo (stato decembro 2009).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Neuveville datiĝas el la jaro 1314 kiel Nova-villa.

Okaze de elfosoj ĉe la Blanka Preĝejo oni malkorvris restaĵojn de setlejoj el la bronzepoko. Tomboj indikas pri la ekzisto de preĝejo en la karola epoko. En la jaro 999 la regiono de La Neuville per donaco de la Abatejo Moutier-Grandval, kiu sur la teritorio de la hodiaŭa La Neuville posedis plurajn bienoj, fariĝis havaĵo de la Princabatejo Bazelo. Inter la jaroj 1283 ĝis 1288 la princabato Henriko de Isny konstruigis super la hodiaŭa urbo la kastelon Schlossberg, kiel defendilo kontraŭ la princlando Neŭŝatelo. En la jaro 1310 la princabato Gérard de Vuippens pro la samaj motivoj fondis al urbeton. Ĝis la konkero fare de la Francoj la urbeto estis voktejĉefurbo de la Princepiskopejo Bazelo. Tiam la urbeto dum mallonga tempo de 1797 ĝis 1800 estis la ĉefurbo de la franca departemento Mont Terrible, de 1800 ĝis 1813 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la urbeto de la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis tiel parto de Svislando. Ĝis la jaro 1846 la urbeto apartenis la la berna distrikto Erlach. Ek de 1846 ĝi estas ĉefloko de la tiam kreita franclingva distrikto La Neuveville.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]