Sonvilier
| Sonvilier | |
|---|---|
| Blazono de Sonvilier | |
| Sonvilier | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
| Koordinatoj | 47°8′22″N 6°57′55″O / 47.13944°N, 6.96528°OKoordinatoj: 47°8′22″N 6°57′55″O / 47.13944°N, 6.96528°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1180 |
| Areo | 23,78 km² |
| Alteco | 802 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2615 |
| Komunumkodo | 0445 |
| Mapo de Sonvilier | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Sonvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Sonvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Sonvilier kaj La Chaux-d'Abel kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,78 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Sonvilier limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Saint-Imier, en sudsudoriento al Le Pâquier (NE), en sudo al Dombresson (NE), en sudsudokcidento al Chézard-Saint-Martin (NE), en sudokcidento al Renan, kaj en nordokcidento al La Ferrière.
Trafiko [redakti]
Tra Sonvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 15 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Sonvilier datiĝas el la jaro 1298 kiel Sunuilier. La kastelo Erguel, kiu situas sudoriente de la vilaĝo Sonvilier, dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis la sidejo de la Senjoroj de Arguel aŭ Erguel, kaj estis la sidejo de la senjorujo. Ek de la 14-a jarcento la Senjorujo Erguel apartenis al la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Sonvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonvilier voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Sonvilier en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-04)
- ↑ Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)
- ↑ Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Sonvilier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||
|
||||||