Dante Gabriel Rossetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dante Gabriel Rossetti
Dante Gabriel Rossetti:Proserpina

Dante Gabriel ROSSETTI (12-a de majo 1828 - 9-a de aprilo 1882) estis brita poeto kaj pentristo.

Lia patro estis la itala klerulo Gabriel Pasquale Giuseppe Rossetti, kiu pro politikaj kialoj elmigris de Italio al Britio. Li estis frato de la poetino Christina Rossetti kaj la ŝtatoficisto kaj art-kritikisto William Michael Rossetti.

Li naskiĝis en Londono, Britio. Ekde sia infaneco li montris fortan intereson pri la literaturo. Kiel siaj gefratoj, li deziris iĝi poeto. Tamen li ambiciis ankaŭ iĝi pentristo, kaj ege admiris la arton de la mezepoka Italio. De 1845 ĝis 1848 li studis la desegnon sub Henry Sass. En 1848 li eniris la Reĝan Akademion de Londono. Poste li studis la pentraĵon sub la pentristo Ford Madox Ford: la du viroj iĝis fortaj amikoj.

Kun aliaj anglaj pentristoj, inter kiuj John Everett Millais kaj William Holman Hunt, li fondis la "Antaŭ-Rafaelan Frataron" (Pre-Raphaelite Brotherhood), kiu deziris reformi la anglan arton tiel ke ĝi revenus al la abundaj detaloj kaj la intensaj koloroj de la arto de Italio kaj Flandro en la dekkvara jarcento. Dante Gabriel Rossetti mem redaktis la revuon (La Ĝermo) de la Frataro.

Pli kaj pli Rossetti preferis pentri mitologiajn kaj simbolajn temojn kaj liaj verkoj influis la art-movadon eŭropa simbolismo. La art-kritikisto John Ruskin entuziasmis pri liaj pentraĵoj; aliaj tamen malaprobis. Iliaj kritikoj instigis lin ĉesi eksposicii, kaj li turnis sin al akvareloj, kiujn li povis private vendi. Dum la 1850-a jardeko la legendoj pri la Reĝo Arturo ege inspiris lin, kaj poete kaj pentre, kiel egale ili inspiris liajn novajn amikojn William Morris kaj la pentriston Edward Burne-Jones. Li kunlaboris kun William Morris pri la desegno de vitralvitroj ktp.

En 1850 li renkontis la modelon Elizabeth Siddall, pentrata de pluraj antaŭ-rafaelaj pentristoj. Ili edziĝis en 1860. Ŝi mortis en 1862 pro superdozo de laŭdano. Post ŝia morto Rossetti suferis pro depremo kaj entombigis la plejparton de siaj poemoj kun ŝia kadavro. Poste li malfermigis la tombon kaj savis la manuskripton. En pluraj pentraĵoj li idealigis Elizabeth Siddall en la Beatrican de Dante. Kontraste, sian novan amorantinon, Fanny Cornforth, li pentris kiel la enkorpigo de erotismo. Alian amorantinon, Jane Burden (la edzino de lia amiko William Morris) li pentris kiel etera diino.

En 1861 aperis liaj tradukoj de fruaj italaj poetoj, inkl. la Vita Nuova de Dante.

Ofte li verkis sonetojn pri siaj pentraĵoj. En sonetaro La Domo de Vivo li penis analizi la sentojn de efemeraj momentoj. Li eldonis poemarojn en 1870 kaj 1881. Oni kritikis la poemojn pro iliaj erotismo kaj volupto.

En siaj finaj jaroj Rossetti tro uzis la kloralon kaj estis tre retiriĝema kaj suspektema. Li mortis ĉe la rura domo de amiko kaj entombiĝis ĉe Birchington-on-Sea, Kent.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]