Daphne (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daphne
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr

Daphne – Bukolische Tragödie in einem Aufzug (eo: Dafna – bukola tragedio unuakta), verknumero opus 82, estas la 13-a opero de komponisto Richard Strauss. La tekstlibron verkis Joseph Gregor. La unua prezentado okazis la 15-an de oktobro 1938 en la dresdena Semper-Operejo sub supra estrado de Max Hofmüller (1881–1981).[1]

Richard Strauss

Fontoj de la materio[redakti | redakti fonton]

La agado de la opero estas la plej malnova kaj unu el la plej ofte muzikigitaj en la muzikhistorio. Jam la libretoj de la unua dokumentebla opero (komponisto Jacopo Peri) kaj de la unua germana opero (Heinrich Schütz) uzas la legendon pri la nimfo Dafna, kio protekte kontraŭ la insidoj de la dio Apolono estas transformita en laŭroarbon. La legendomaterion transdonis la poetoj Ovidio kaj Plutarko el la helena mitologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Jam dum la komuna laboro (1934) pri la opero Die schweigsame Frau Strauss petis de libretisto Stefan Zweig novan operlibron. La politikaj cirkonstancoj en Germanujo de la rasoleĝoj tamen malebligis pluan kunlaboron kun la intertempe elmigrinta poeto. Zweig mem proponis al Strauss la vienan teatrohistoriiston Joseph Gregor kiel tekstversisto. Post malakceptita libreto Semiramis-Strauss decidiĝis en 1935 por la konceptoj Friedenstag (laŭ ideo de Zweig) kaj Daphne, al kies materion Strauss ricevis instigon per la sulptaĵo Apolono kaj Dafna de Gian Lorenzo Bernini. Gregor verkis tri kompletajn libretojn de Daphne, Strauss decidiĝis post neniam vere harmonia kunlaboro por la tria versio, de li mem en la lasta sceno decide ŝanĝita versio (aliaj fontoj nomas orkestreston Clemens Krauss kiel ideodonanto). La origina legendo estis parte ŝanĝata, Daphne ne plu estas nimfo, sed filino de fiŝkaptista paro, la figuro de dio Apolono estas morale iomete valorigita. La komponisto omaĝis la operon al la dresdena operdirektisto Karl Böhm, kiu jam estis direktinta la unuan prezentadon de Die schweigsame Frau kaj direktis la 15-an de oktobro 1938 ankaŭ la unuan prezentadon de Daphne.

Prezentadoj[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado en Dresdeno (laŭ ideo de la komponisto kombinite kun la opero Friedenstag, tiu ĉi praktiko ne plu estis daŭrigota) akiris en tuta Eŭropo grandan respekton, sen tamen iam atingi la efikon de la pli fruaj verkoj de Strauss. Ĝis la militkaŭzita interrompo de la teatrofunkciado sekvis prezentadoj i. a. en Berlino, Munkeno, Vieno kaj Milano. Daphne tamen neniam fariĝis ankaŭ post la milito vera repertuara peco, malgraŭ kelkaj rimarkindaj prezentadoj kun ofte grandioza ensemblo. Pri la kaŭzoj oni povas nur spekulacii, foje oni nomas la malfortan libreton la kaŭzo, manko, kiun tamen la grandioza muziko de Strauss pli ol kompensas.

Agado[redakti | redakti fonton]

Loko kaj tempo: Grekujo, ĉe la bordo de la rivero Peneo, en mita pratempo

Scenejo: Ŝtona riverbordo, densa olivarbaro, dekstre la domo de fiŝkaptisto Peneo, en la fono la masivo de Olimpo.

Vespera krepusko. La ŝafistoj revenas kun siaj gregoj al la rivero. Ili preparas sin por fruktdonemofesto honore al dio Dionizo. Daphne, la preskaŭ knabineca filino de fiŝkaptisto Peneo, priplendas la krepuskiĝan nokton (Ho restu, amata tago...). Leŭkipo, juna paŝtisto, premegas Dafnon kaj impete konfesas al ŝi sian amon. Konfuzite ŝi refuzas lin. Gea venigas sian filinon hejmen. Malgraŭ la petoj de sia patrino Dafno rifuzas partopreni la feston. Leŭkipo petas la servistinojn de la domo pri virina vestaĵo, por transvestite povi esti ĉe la virinoj en la proksimeco de Dafno.

Peneo arigas la paŝtistojn por la festo ĉirkaŭ sin. Olimpo ankoraŭ brilas en la versperlumo. Dio Apolono haltigis sian sunĉaron, kiam li ekvidis Dafnon sur la tero, kaj aperas en formo de bovpaŝtisto. Peneo invitas la fremdulon iri al la festo kaj ordonas Dafnon zorgi por la gasto. Dafno estas entuziasma de la mistera fremdulo (Kiom vi ja scias de mia animo.). Ŝi lasas tenti sin al kiso, fuĝas tamen el la brakoj de la pli kaj pli sintruda dio al la festo (Vi kaŝiris en mian sonĝon!).

Dum la festo Leŭkipo donas al la sensupekta Dafno pokalon da vino kaj invitas ŝin al danco. Ĵaluze Apolono venigas fulmotondron, la paŝtistoj hastas time al siaj gregoj. Dafno, Leŭkipo kaj Apolono postrestas. Leŭkipo malkaŝas sin, petas je la nomo de dio Dionizo pri la amo de Dafno, la ĵaluzan dion li defias al duelo pri Daphne. Apolono mortigas Leŭkipon. Kiam Apolono vidas la funebron de Dafno pri la amiko kaj refuzita amanto, li komprenas sian propran kulpon. Li petas de la aliaj dioj la enprenon de Leŭkipo en la Olimpon. Dafno mem estas transformata en ĉiamverdan arbon (Lasu ŝin flori en la rondo de ŝiaj amikoj...), por ke la senkulpa ido de la naturo por ĉiam unuiĝu kun ĝi.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la granda orekestro Daphne estas dum vastaj pasaĵoj ŝpareme instrumentita. La tipa tonlingvo de la komponisto sonas plejparte trankvila, sen la ekspresionismaj erupcioj de pli fruaj verkoj. Se oni komparas la operon Daphne kun la similtema Elektra, en la dialogoscenoj mankas iomete inspiro kaj profundo, je unuopaj scenoj la akreco, la ĥoraĵoj efikas nekonvenaj. Krom ĉi tiuj mankoj tamen je la titolfiguro denove ekflamiĝas la plena fajro de la komponisto, li ekipas la figuron per belega pleneco da melodiaj kaj instrumentaj ideoj. La tri soloscenoj de Dafno, la (senvorta) amsceno kun la dio, la transformomuziko kaj la poezia finsonado de la opero apartenas al la plej bela, kion kreis la komponisto. La transformiĝo de Dafno ja ankaŭ simboligas la propran deziron de Strauss, sin „enfermi en mitigitan idilion kontraŭ la realeco“ (Schreiber).

Orkestro[redakti | redakti fonton]

3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, angla korno, 2 klarnetoj en A, klarneto en C, tenorklarneto, basklarneto (A), 3 fagotoj, kontrafaggoto, 4 konoj, 3 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjo, timbaloj, tamburego, cimbalo, triangulo, tamburino, 2 harpoj, 16 unuaj violonoj, 16 duaj violonoj, 12 vjoloj, 10 violonĉeloj, 8 kontrabasoj. Sur la scenejo: orgeno, alpkorno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Schreiber: Opernführer für Fortgeschrittene - Band 3. Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1436-4.
  • Kurt Wilhelm: Richard Strauss persönlich. Henschel, Berlino 1999, ISBN 3-89487-326-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]