David Healy (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David B. Healy
Persona informo
NomoDavid B. Healy
Dato de naskiĝo22-a de decembro 1936
NaskiĝlokoLos-Anĝeleso
Dato de morto6-a de junio 2011
MortolokoSierra Vista (Arizono)
Aĝo je morto74
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

David B. Healy (naskiĝis la 22-an de decembro 1936 en Los-Anĝeleso, mortis la 6-an de junio 2011 en Sierra Vista (Arizono)) estis usona astronomo kaj astrofotografiisto. Li estas konata pro sia kunlaboro al la Burnham's Celestial Handbook.

Li komence laboris por la banko de aferoj Drexel Burnham Lambert en Novjorko, antaŭ retiriĝi en Arizonon. Dum li estis en Novjorko, li estis longtempe ano de la Astronomia Societo de Long Island. Kiam li estis en Sierra Vista (Arizono), li estis valora ano de la Astronomia Klubo Huachuca.

Li estis bone konata pro sia pionira laboro en astrofotografio (precipe per malvarmigitaj kaj plibonigitaj fotografiaj filmoj, antaŭ la tempo de la cifereca fotilo) kun multnombraj kontribuoj al gravaj eldonaĵoj pri astronomio. Li establis la Observatorion Junk Bond en 1996 en Arizono por observado kaj retrovo de asteroidoj. Inter 1999 kaj 2008 li malkovris aŭ kunmalkovris 197 asteroidojn [1] el kiuj 3 kun Jeffrey S. Medkeff. Post la morto de sia kolego Jeffrey S. Medkeff en 2008, David Healy decidis partopreni al la serĉo de ekstersunsistemaj planedoj.

La asteroido 66479 Healy[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]