Demeter (varomarko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demeter
agricultural association vd
Dum 1932 - nekonata/nuntempe
Jura formo registrita asocio de Germanio
Fondintoj Erhard Bartsch vd
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Demeter estas protektita varomarko, kiu garantias produkton laŭ la antropozofiaj principoj de la biodinamika agrikulturo.

La nomo devenas de la greka diino Demeter.

La uzo de la Demeter-varomarko estas kontrolita jam de sia kreado. Rajtas uzi ĝin nur kontraktpartneroj, kiuj dum la tuta kreskig- kaj prilaboradoproceso respektas la postulojn de la Demeter-ligo. Tiuj postuloj superas ĉiajn ŝtatajn postulojn rilate al ekologia agrikulturo.

Bazo de la biodinamika agrikulturo, kaj do ankaŭ de la Demeter-entreprenoj estas la antropozofio, kreita de Rudolf Steiner ekde 1924. Ĝi konsideris, ne nur la materiajn substancojn kaj fizikajn procedojn de la naturo, sed ankaŭ supersencajn kosmajn fortojn. La antaŭenigo de harmonio inter homoj, aliaj bestoj, plantoj, tero kaj kosmo estas la centra ideo. La produktado de sanaj kaj sanigaj nutraĵoj ne estas celo, sed konsekvenco.

Posedas en Germanio kaj en multaj aliaj landoj la markon Demeter la „Forschungsring für Biologisch-Dynamische Wirtschaftsweise“ (esplorringo pri biodinamika ekonomio), kiu estas la plej malnova organizaĵo pri biodinamika kaj ekologia agrikulturo en Germanio.

La produktaro de Demeter konsistas el pli ol 3.500 nutraĵoj, kosmetikaĵoj kaj modaj artikloj, kiuj estas vendataj ĉefe en ekologiaj vendejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]