Demetris Kristofias

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Demetris Kristofias (Greka: Δημήτρης Χριστόφιας, *Dhikomo, Kjrenia, 29an de aŭgusto de 1946) estas politikisto el Kipro, unua Prezidento de Kipro de marksisma pensmaniero, elektita la 24-an de februaro 2008, post venki en la prezidentaj balotadoj al konservativa kandidato nome Johano Kasulides laŭ oficialaj kalkuloj de 53.36% el la voĉoj kontraŭ la dekstrula rivalo kun 46.64%..[1]

Krome li estas Ĝenerala Sekretario de AKEL (Komunisma Partio de Kipro; ne konfuziĝu kun AKEL, Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, interŝanĝa projekto inter lernejoj per Esperanto) kaj Prezidanto de la Parlamento de Kipro.

Li estas la unua kaj ĝis nun la ununura komunisma prezidento de la ŝtatoj de Eŭropa Unio.

Enhavo

[redaktu] Frua vivo

Li naskiĝis la 29an deŭgusto 1946 en la vilaĝo de Dikomo, Kjrenia. Kristofias iĝis maldekstrulo juna kaj eniris la junularon de AKEL (Progresema Partio de la Laboristaro de Kipro). Lia patro, kiu mortis en 1987, estis progresema konstruisto, membro de la Tutkipra Federacio de Laboro (PEO).

Dum mezlernado ĉe Nikozio, kiu finis en 1964, li kutimis labori somerferie kun sia patro kaj tiel alkutiimiĝis al la vivo de la laboristaro. Kiam li estis 14jara li aliĝis al la progresema studentorganizo PEOM kaj 18jara al EDON (Junularo de AKEL), al sindikato PEO kaj al AKEL. En 1969, dum la 5a Kongreso de EDON, li estis elektita membro de la Centra Konsilantaro.

Demetris Kristofias studis ĉe la Instituto de Sociaj Sciencoj kaj ĉe la Akademio de Sociaj Sciencoj en Moskvo el 1969 ĝis 1974 kiam li iĝis Doktoro je Filozofio kaj Historio. En Moskvo li trafis sian postan edzinon, Elsi Kiratu, revenis al Kipro kaj al la politika vivo.

[redaktu] Publika rolo

En 1974 li estis elektita al la posteno de Centra Organiza Sekretario de EDON kaj en 1977 al tiu de Ĝenerala Sekretario. Tie li estis ĝis 1987. En 1976 li estis elektita membro de la Nikozia Komitato de AKEL, kaj en 1982 – je la 15a kongreso de AKEL – li estis elektita membro de la Centra Komitato de la Partio.

Julie 1986 li estis elektita portempa membro de la Politika Buroo de C.K. de AKEL. Post la 16a kongreso de AKEL, okazinta en novembro 1986, li estis elektita plena membro de P.B. de C.K. AKEL kaj en 1987 li estis elektita membro de la Sekretariaro de C.K. AKEL. Aprile 1988, post la morto de Ezekias Papaioanu, li estis elektita Ĝenerala Sekretario de C.K. AKEL, posteno kiun li ankoraŭ havas.

[redaktu] Loka estro

Demetris Kristofias estis elektita Membro de la Parlamento unuafoje en 1991 kaj estis relektita sinsekve en la venontaj balotadoj de 1996 kaj 2001. La 7an de junio 2001 li estis elektita prezidanto de la Parlamento. Li estis reelektita kiel prezidanto de la Parlamento en 2006. Kiel Ĝenerala Sekretario de la C.K. AKEL kaj Prezidanto de la Parlamento, li estas Membro de la Nacia Konsilantaro, supra averta institucio por la Prezidento de la Respubliko.

[redaktu] Notoj

  1. Radio Cooperativa, Candidato comunista ganó las presidenciales en Chipre