Dentrela fervojo Tanvald-Kořenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dentrela fervojo en Tanvald (Ĉeĥio) estas nomindiko de fervojlinio numero 036, kiu estas nomata ankaŭ kiel Jizerská montara fervojo, en pola lingvo „Kolej Izerska“ aŭ Jizerská fervojo, kiu nomo fariĝis uzata ekde fino de 20-a jarcento, kiam fervojlinio dum kelkaj monatoj estis transdonita al „Sdružení Jizerské dráhy“ (Unuiĝo de Jizerská fervojo). La dentrela fervojo itineras el Tanvald tra Desná kaj Kořenov ĝis Harrachov. Temas pri unu el lastaj normalŝpuraj dentrelvojoj en Eŭropo kaj ankaŭ pri la plej kruta fervojlinio en Ĉeĥio. En la jaro 1992 Ministerio de Kulturo proklamis ĝin kultura memoraĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fervojo estis konstruita en jaro 1902 kun intenco kunligi ekzistantajn fervojliniojn Liberec – Tanvald kaj Železný Brod – Tanvald kun planata fervojlinio Jelenia Góra – Kořenov (Zackenbahn), aŭ alimaniere kunligi AŭstrionHungarion kun Prusio. Unuaj lokomotivoj estis aĉetitaj el lokomotivfabriko en Floridsdorf, unuan komenctrafikan trajnon tiris lokomotivo Dessendorf la 30-an de junio 1902. Linioparto el Kořenov al Prusio en jaro 1923 estis elektrizita.

Post Dua mondmilito estis prusa Silezio okupita de Pollando kaj translima trafiko sur linioparto inter nunaj stacioj Kořenov kaj Harrachov (origine Strickerhäuser, pole Tkacze) estis haltigita. En jaro 1958 estis haltigita trafiko ankaŭ sur ĉeĥa linioparto Tanvald – Kořenov. Post interŝanĝo de teritorio kun Pollando, kiu okazis 14-an de februaro 1959, estis trafiko sur ĉeĥa parto renovigita ĝis Mýtiny, transdonitaj el Pollando por Harrachov, ĝis stacio Harrachov-Mýtiny (nun Harrachov, antaŭ interŝanĝo de teritorio Tkacze). En jaro 1962 estis al liniosekcio Tanvald – Harrachov donita memstara fervojlinia numero 3f, kiu kun ŝanĝo de numerado estis anstataŭigita de numero 035. Fine de la jaro 2000 estis la ĝistiama fervojlinio 036 (pli frue 3g) Liberec – Tanvald – Železný Brod kun ŝanĝo de veturdirekto en Tanvald dividita, numero 035 estis donita al linio Tanvald – Železný Brod, kaj sub numero 036 troviĝis kunligita linioparto Liberec – Tanvald kun linio Tanvald – Harrachov. Trafikon prizorgis kvar novaj motorlokomotivoj, denove el Floridsdorf, kun markado T426.0. De post jaro 1965 ankaŭ rekonstruitaj pasaĝermotorvagonoj M240 109 kaj 110. Ekde 1980-aj jaroj estas regula trafiko sur tiu ĉi fervojlinio praktikata nur en adherotrakcio (do sen uzo de dentrelo). Dentradaj lokomotivoj nun estas uzataj nur por nostalgiaj veturoj. En aŭtuno 1992 estis malmuntitaj raraĵaj dentrelaj trakforkoj en Dolní Polubný, kaj en la jaro 1996 ili estis maŝinpistitaj. En januaro 1987 sub pezo de neĝtavolo trarompiĝis tegmento de ŝtona rotondo en Kořenov, en la jaro 2000 tegmento kaj flanka muro de „malgranda hejtejo“ en Kořenov, ekde tiu tempo estas veturiloj deponataj sub libera ĉielo en Tanvald.

Interrompo en trafikado[redakti | redakti fonton]

En februaro 1997 sur fervojlinio pro malbona stato de la ponto super rivero Jizera estis ĉesigita trafiko, kaj dum kvar monatoj ĉi tie trafikis anstataŭa aŭtobusa trafiko. Ĉeĥaj Fervojoj tiam eĉ pripensis nuligi la fervojan trafikon. Post okazantaj protestoj de civitanoj kaj ĉirkaŭa loĝantaro, Ĉeĥaj Fervojoj la ponton riparis kaj fervojan trafikon la 15-an de junio 1997 renormaligis. 28-an de septembro 1997 sur linioparto Tanvald – Harrachov denove estis haltigita trafiko kaj minacis ĝia nuligo, en kunligo kun tiama ŝtata politiko celanta nuligi neprofitigajn lokajn fervojliniojn. La 24-an de majo 1998 ricevis la fervojlinion por lutrafikado grupiĝo de civitoj „Sdružení Jizerské dráhy“ kaj kompanio GJW Praha s.r.o. renovigis sur fervojlinio trafikon (tio sama tuŝis ankaŭ regionajn fervojliniojn el Tanvald al Železný Brod kaj Liberec). Laŭ origina licenco devus GJW Praha renovigi trafikon jam al 5-a de januaro 1998. Fine de la jaro 1998 GJW Praha anoncis, ke ĝi deziras pro ekonomiaj problemoj rezigni pri la kontrakto kun kompanio „Sdružení Jizerské dráhy“. GJW Praha origine kalkulis kun malpli alta lukosto, kun pli alta ŝtata dotaĵo kaj kun tio, ke fervojlinio estos privatigita, kio ebligus investi en ĝin. Sed de multnombra privatigo de regionaj fervojlinioj la ŝtato cedis.

Dank´ al ŝanĝo de ŝtata politiko kaj ankaŭ de direktado de Ĉeĥaj Fervojoj ekde 1-a de decembro 1998 transprenis trafikon denove Ĉeĥaj Fervojoj, kaj tion en maniero de takta trafiko.

En majo 2003 estis de civitana kompanio „Sciencteknika societo ĉe fervoja stacio Tanvald“ fondita ĝenerale profitdona kompanio Fervoja kompanio Tanvald, kies celo estas savo kaj protekto de tiu ĉi fervojlinio. La kompanio ankaŭ fondis fervojan muzeon en konstruaĵo de iama kinejo en fervoja stacio Kořenov. Ĝi strebas renovigi ankaŭ areon de remizo en tiu ĉi stacio, popularigon de la linio, aranĝon de instruvojo „Tra regiono de dentrada fervojo Kořenov“, organizadon de porokazaj nostalgiaj veturoj, ekspluatapertigon de vapora dentrada lokomotivo kaj partoprenis ankaŭ renovigadon de liniosekcio Harrachov – Sklářská Poruba.

Post la jaro 2000 kun liniosekcio oni pripensis trajtraman projekton Regiotram Nisa. La fervojlinio povus esti plilongigita ĝis centro de Harrachov kaj tiu ĉi linioparto havus karakteron de tramo. Ĉeĥa registaro tamen en la jaro 2007 rifuzis la projekton envicigi inter projektojn konvenaj por ricevo de evoluiga dotaĵo el Eŭropa Unio.

Iom post iome en ĉiuj tri fervojlinioj de iamaj Jizeraj fervojoj estas konstruataj kaj ekspluatapertigataj ankaŭ novaj haltejoj. Sur la fervojlinio Tanvald – Harrachov tio estas haltejoj „Desná –Riedlova vila“ kaj „Desná – Pustinská“.

Renovigo de translima liniosekcio[redakti | redakti fonton]

Sur translima liniosekcio okazis kelkaj porokazaj veturoj en 1990-aj jaroj, kaj en kadro de solenaĵoj pri centjariĝo de la fervojlinio en jaro 2002.

Polan parton de neekspluatata liniosekcio en februaro 2008 transprenis de PKP PLK surbaze de privatrajtiga daŭra Malsupresilezia Vojevodio kaj poste situacio rapide disvolviĝis. Estis transdonita petskribo por kunfinancado el rimedoj de Operacia programo de eŭropa translima kunlaboro Ĉeĥa respubliko – Pola respubliko 2007 –2013. En unua propono de tiu ĉi programo la petantoj ne sukcesis pro materialaj mankoj de la petskribo, dua alvoko en aŭtuno 2008 finis per akcepto de la petskribo. En marto 2009 la projekto estis proponita por kunfinancado, en majo 2009 komencis unuaj konstrulaboroj por riparo de pola liniosekcio de la neekspluatata translima liniosekcio. Post preskaŭ dudek jaroj de penado fariĝis la fervojlinio ekspluatebla en tuta longo en aŭgusto 2010.

Eksterordinaraj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 22-an de majo 1904 okazis inter fervojstacioj Tanvald kaj Desná, onidire pro eraro de deĵoranta trafikoficisto kolizio de trajnoj, kiu elpostulis 30 vundigitojn. Lastaj pli severaj fervojaj akcidentoj sur la fervojlinio okazis en jaro 1945. La 26-an de majo ne bremsis lokomotivo super Dolní Polubný la trajnon kaj en tunelo elreliĝis. La 13-an de aŭgusto ankaŭ en granda rapido elreliĝis lokomotivo kaj sekve falegis malsupren sur herbejon ĉe la fervojlinio.

Komence de la jaro 2012 dufoje okazis, ke pasaĝermotortrajno (veturilkompleto konsistanta de motorvagono serio 843 kaj pasaĝervagono kun kondukistejo serio 943) ne plenumis bremsordonon de trajnkondukisto kaj traveturis kelkajn haltejojn senhalte. La 4-an de januaro 2012 antaŭtagmeze traveturis senhalte tri haltejojn kaj haltis ĝis apud vitrofarejo en Desná. La 16-an de februaro 2012 traveturis alia trajno kun 7 pasaĝeroj senhalte tri haltejojn. Ambaŭ okazintaĵoj estis solvitaj senakcidentaj. En unua kazo fervoja inspekto ĉe analizo ne trovis difekton de la trajno kaj okazaĵo supozeble okazis pro malbona priservo de lokomotivisto, kiu ekfunkciigis elektrodinamikan bremson anstataŭ premaera, ĉe kio rapidbremso poste tiun eelektrodinamikan bremson malfunkciigis. Erara priservo probable kaŭzis ankaŭ la duan incidenton. Jam post la unua akcidento „SŽDC“ limigis rapidon en kritikaj liniopartoj por tiun ĉi tipon de trajnoj de ĝistiamaj 30 al 20 km/h.

Teknikaj parametroj[redakti | redakti fonton]

  • Dentrada sistemo duobla dentorelo Abt, sternita en tri sekcioj (pro forigo kaj eksservigo de dentradaj trakforkoj en trafikdeĵorejo Dolní Polubný okazis kreo de tria sekcio), 4744 m
  • Maksimuma eklikveco 58 promilojn (ĉeĥa fervoja rekordo)
  • Kverdisnivelo: 235 metrojn sur 7 kilometroj, respektive 275 metrojn sur 11,4 km
  • Tunelo inter Dolní Polubný kaj Kořenov, longo 932 metrojn, por konstruado oni uzis 20 tunojn da dinamito
  • Viadukto apud Zelené údolí (Verda valo) en Kořenov, longo 932 metrojn, 25 metrojn alta
  • Viadukto Jizerský apud Kořenov
  • Fervojstacio Kořenov staras sur fervojtaluso farita el 800 000 kubometroj da grundo