Departemento Ciuc
El Vikipedio
Csík (ĉIk) estis historia reĝa departemento en orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, germane Tschick, rumane: Comitatul Ciuc.
- Departementejo: Csíkszereda
- Areo: 4859 km²
- Loĝantaro: 145.700 en 1910
Administracio [redakti]
Estis 5 distriktoj:
- Felcsík, distriktejo: Csíkszereda, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Gyergyószentmiklós, distriktejo: Gyergyószentmiklós, samtempe konsilantrajta urbo
- Gyergyótölgyes, distriktejo: Gyergyótölgyes
- Kászonalcsík, distriktejo: Csíkszentmárton
- Szépvíz, distriktejo: Szépvíz
La departemento situis en orientaj Karpatoj, parte en baseno de Transilvanio. La Karpatoj (tie estas pli ol 1700 m-jn altaj) estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. Gravaj riveroj estas Mureş kaj Olt.
Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Dum la historio estis ofte atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj.
Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. Inter 1938-1945 laŭ Dua Packontrakto de Vieno ĝi revenis al Hungario. Inter 1947-1965 oni formis aŭtonoman teritorion por la hungareco.