Dezső Somkuthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Somkuthy
Persona informo
Naskonomo Szolárszky Dezső
Naskiĝo la  4-an de oktobro 1906(nun 1906-10-04)
en Hungario Komárom? (Hungara reĝlando)
Morto la 17-an de januaro 1993
en Brazilo San-Paŭlo (Brazilo)
Ŝtataneco BraziloHungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Dezső Somkuthy [deĵO ŝomkuti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somkuthy Dezső estis hungara aktoro, pentristo. Lia origina familia nomo estis Szolárszky [solArski].

Dezső Somkuthy [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1906 en Hungara reĝlando en Komárom, (tamen mankas informoj, ĉu la naskiĝloko estas Komárom, aŭ la baldaŭa nuntempa slovaka urbo Komárno), li mortis la 17-an de januaro 1993 en San-Paŭlo (Brazilo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Somkuthy komencis sian aktoran karieron en 1934 en Gyöngyös, poste en pluraj lokoj. Inter 1939-1941 li apartenis al trupo de Róbert Bánky (pli maljuna), poste al Teatro Madách kaj Gaja Teatro. Post la 2-a mondmilito li migris al Brazilo, ekde 1950 li vivis en San-Paŭlo. Li partoprenis en spektakloj fare de la loka hungara teatra trupo, tamen li vivtenis sin el pentrado. Li ofte partoprenis en ekspozicioj de brazilaj pentristoj.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Lia sola filmrolo[redakti | redakti fonton]

  • Halálos csók (1942) - kuracisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.