Diskuto:Aeroplano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

aviadilo ĉ. 900, aeroplano ĉ. 300 flugmaŝino ĉ. 100 laŭ guglo.

Dorsdirekte Fleksiĝita Flugilo (Swept Wing)[redakti fonton]

Kiu povos klarigi kion estas "balaita flugilo"? Pli detalaj priskriboj necesas. Plie bildo utilindas.DidCORN (diskuto) 14:54, 3 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Pririgardante la demandon, mi supozas ke balaita flugilo estas deltaforma flugilo, mi do proponas anstataŭigi balaitan flugilon per la gloso deltaflugilo. Kiu konsentas, aŭ ne, kun mi? DidCORN (diskuto) 14:59, 21 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Dankon por via propono kaj mi respondas:
Unue, tio estas elementa koncepto por aeronaŭtiko. (Eble mi uzos "neologismon" por plimultaj vortoj, ĉar ni en aviado ofte uzas vortojn en angla lingvo) Kiam mi trovis tradukon por "Balaiĝita flugilo", fakte, tio estas "Swept wing". (mi uzos anglan vorton Swept wing, ĉar mi ne trovis propran tradukon por tiu vorto.)
Eble vi pensis ke tipo de flugilo estas "deltaflugilo", bedaŭrinde ĝi estas eraro. Vidu flugilon de kvar aviadiloj:
Republican F-84 Thunderjet
(Rektflugilo)
North American F-86 Sabre
(Swept wing)
Mirage 3
(Deltaflugilo)
Sukhoi Su-47 Berkut
(Forward-swept wing)
En aeronaŭtiko, deltaflugilo estas ne sama flugilo kiel swept wing. Ĝi havas ĝian nomon: Delta wing. Do mi pensis multajn variantojn.
Unue mi pensis, kurbiĝita flugilo estis propra traduko, sed tio estas ne propra, ĉar "Kurbiĝita flugilo" eble konfuziĝas kun Elliptical wing. Eble Arkiĝita flugiloFleksiĝita flugilo estas propraj, sed swept wing ankaŭ havas signifon dorsdirekte.
"Balaita flugilo" estas klare eraro. Do mi pensas ke "dorsdirekte fleksiĝita flugilo" estas propra nomo por tiu flugilo, sed se vi volus proponi pli bona nomo por tiu flugilo, mi aŭdos vian opinion. Atendos vian opinion.
Flugkapitano (diskuto) 14:55, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! Via nova propono estas fakte pli klara. Sed se mi rigardas aliajn Vikipediojn (krom la anglan), mi ofte trovas la terminon "sago", mi proponas do anstataŭ balaita flugilo la terminon sagoflugilo. Kion pensas vi pri tiu esprimo ? Se vi konsentas, mi povos aldoni paragrafon pri tia aviadilo kun via ekzemplo F86 Sabre.DidCORN (diskuto) 18:04, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi ankaŭ trovis ke aliaj lingvoj uzas terminon "sago", sed pluraj sagoj uzas plurajn flugilojn, ambaŭ fleksiĝita flugilo (por flugi altrapide) kaj deltaflugilo (por longtempe flugi kaj ricevi levforton), do se mi uzos terminon "(Dorsdirekta/Antaŭdirekta) Sagoflugilo", eble ambaŭ "fleksiĝitan flugilon" kaj "deltaflugilon". Do mi pensas fleksiĝita flugilo estos pli klara kaj facila nomo por kompreni koncepton Swept wing. Flugkapitano (diskuto) 00:21, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Sago uzas plurajn flugilojn por ĝia uzo kaj ricevi aeronaŭtikan avantaĝon.
He de nove estas mi, Flugkapitano! Por mi fleksiĝita flugilo estas malklara, ĉar ĉiuj flugiloj estas fleksiĝeblaj vertikale; per la uzo de fleksiĝita flugilo, oni povas scii se ĝi estas vertikale aŭ horizontale fleksiĝita. Finfine prefereblas por mi via antaŭa propono kiel Dorsdirekta flugilo. Kion pensas vi?DidCORN (diskuto) 11:46, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Kiel vi parolis, Dorsdirekta flugilo estas mia unua propono. Sed vi ne konfuzis kun Rudro? Aeronaŭtike, la ĉefa funkcio de flugilo estas krei levforton, do ĉiu flugilo de aviadilo nur havas horizontale fleksiĝita flugilo. Se vi konesntos, mi aldonos klarigon por tiu flugilo. Flugkapitano (diskuto) 13:04, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Bone, Flugkapitano! Vi klarigis la aferon (fakte Kudro ne estas flugilo, do ne konfuzebla). Sed kial vi forviŝis la ekzemplon Douglas DC-3 pri rekta flugilo, kaj la referencoj al glisilo kaj Fratoj Wright en la paragrafo "Vidu ankaŭ"? DidCORN (diskuto) 18:41, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi klarigas:
  • Douglas DC-3: Se vi interesas pri aviado, DC-3 estas legendo en la historio. Sed ĝenerale legantoj ne scias, kiam oni aŭdas nur nomon de aviadilo. Mi aldonos dosieron de Boeing 747 aŭ pli ekzemplon.
  • Glisilo: Laŭ signifo de ICAO, Flugmaŝino nomigas ĉiuj flugeblaj objektoj, inkluzive aviadilo kaj helikoptero, ankaŭ glisilo. Se Flugmaŝino lokigas en "Vidu ankaŭ", ni ne necesas ripeti ligilon kaj mi kreis ligilon en "tipoj de aviadiloj".
  • Fratoj Wright: Mi forigis ilian nomon ĉar mi planis pliklarigos en la sekcio "Historio" do ne necesas ripeti. Ili estas gravaj pioniroj de aviado, do mi pli skribos pri hisotrio de aviado. Flugkapitano (diskuto) 00:24, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankegon Flugkapitano! pri viaj kompletigoj kaj klarigoj. DidCORN (diskuto) 11:53, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi bone redaktis kaj mi kontentige legis vian redakton. Juŝ mi korektis kelkajn sekciojn:
  • Helica aviadilo : Glisilo estas ne helica aviadilo. Pli korekte, Glisilo signifas aviadilo sen povejo(motoro), kaj eĉ glisilo ekipas povejon, ofte tiu aviadilo nomiĝas kiel Ultramalpeza aviadilo, ne glisilo. Do strikte, helica aviadilo estas alia nomo de piŝtmotora aviadilo. Mi aldonos ligilon en sekcio "Laŭcele".
  • Turboventolilo : estas tipo de jetmotora aviadilo. Jetmotoro havas kelkajn variantojn, Turbojeta, Turboventumila, Turbohelica, kaj Turboŝafta. Turboventolila aviadilo estas fakte varianto de jetmotora aviadilo. Antaŭe mi skribis kaj klarigis en artikolo Jetmotoro.
  • Raketmotoro : Raketo estas ne sama motoro kiel jetmotoro. La mekanismo de raketmotoro estas malsama, do teknike raketmotoro estas ne jetmotoro.
  • Nord-Amerika (North American) : ...estas nomo de fabrikanta kompanio, ne nomo de lando. Ofte aviadilo nomiĝas kun nomo de ĝia fabrikanto, ekzemple "Boeing 747" ne nomiĝas "Usona Boeing 747". Fakte, aviadilo estas "produkto" de kompanio, kiel Microsoft Windows. Post la dua mondmilito, pluraj landoj partoprenas en fabrikado de unu aviadilo, do ne necesas aldoni ĝian "landon".
Se vi havas opinion, lasi komenton kaj mi respondos kun plezuro. Dankon por via redakto! Flugkapitano (diskuto) 03:34, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Fuzelaĝo (Fuselage)[redakti fonton]

La termino fuzelaĝo estas malbone farita neologismo. Ĝi estas la fuŝa esperantigo de la angla "fuselage" reprenante la anglan prononcon de la termino, sen sekvi la klasikan vortfaradon de Esperanto. Se ĉiuj novaj esperantaj vortoj stulte esperantigas la anglajn vortojn laŭ la angla prononco de ĉi-lasta lingvo, estos la morto de Esperanto, kiu iĝos nur malriĉa kromklono de la angla lingvo. Ĉu la esperanta traduko de la angla vorto "package" ne estas jam tradudika per pakaĵo kaj ne pakaĝo? Fuzelaĝo havas neniun rilaton kun aĝo de materialo aŭ homo, estas la kialo pri kiu ŝajnas nmulte pli taŭgas uzi la terminon Fuzelaĵo. Eĉ en la franca kaj la rusa lingvoj, respektive la finaĵoj de fuselage kaj Фюзеля́ж respondas al la esperanta fonemo . Necesas komuniki mian proponon kaj mia atenton al la Akademio de Esperanto. DidCORN (diskuto) 19:36, 26 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

La du proponoj estas inkluditaj de mi en la artikolo. DidCORN (diskuto) 10:14, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Kiam mi esperantigis vorton Fuselage, Mi referencigis ĝian tradukon el Fuzelaĝo (Reta Vortaro). Mi konsentas ke fuzelaĵo estas pli bona traduko por Fuselage. Antaŭe kiam mi diskutis pri traduko de Specification, mi opiniis ke Specifaĵo estos bona traduko por tiu vorto kaj uzis en aliaj artikoloj. Eble, malmultaj informoj pri aviado estas granda kialo por stulta esperantigo, kaj ni necesas komuniki por esperantigo de profesiaj vortoj, se vi ne volus la morto de Esperanto.
Se vi volus komuniki kun mi, bonvolu informu min vian atenton aŭ diskutu kun mi. Mi ĉiam bonvenas diskuton pri aviado. Flugkapitano (diskuto) 13:58, 3 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi trovis kontraǔekzemplon: kiam la angla lingvo diras garage, la esperanta lingvo diras garaĝo kaj ne garaĵo. Finfine, ni devos sekvi, kion ni trovas kaj en ReVo kaj en NPIV. DidCORN (diskuto) 18:41, 4 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi ne konsideras tiun vorton laŭ lingva referenco, sed laŭ historia kaj teknika uzo. La vorto "Fuselage" estas originale derivita el ŝipo: Kiel vi scias, Fuselage de ŝipo formas la korpo de ŝipo, kaj tiu strukturo estas uzata ankaŭ por aviadilo. Bedaŭrinde mi ne eblis trovi neniuj referencoj aŭ tekstoj pri ŝipkreado aŭ sipo. Se vi scias bonaj tekstoj aŭ liborj pri ŝipo, mi legos kaj diskutos kun vi kun plezuro. Mi ne konsideras ke traduko "fuzelago" devos uzata por traduko Fuselage, kaj ni eblas esperantigi tiun vorton kun bonaj vortoj. Flugkapitano (diskuto) 01:31, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! Fakte la termino fuzelaĝo validas nur pri aviadiloj, pri ŝipoj uzatas la termino kareno. DidCORN (diskuto) 11:53, 5 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, DidCORN! Mi sekvis pli referencojn, kaj konfirmis ke aliaj lingvoj uzas ĝian varianton kun franca vorto "Fusele", do kiel vi klarigis, "Fuzeo + -aĵo" estos propra por esperantigo, aŭ uzo de "Fuzelaĝo" estas ne malbona, ĉar tio estas lingva prunto el franca lingvo kiel "Komputero" (Angla Computer) aŭ "Tiramisuo" (Itala Tiramisu).Flugkapitano (diskuto) 03:34, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Alinomigo de artikolo[redakti fonton]

PIV signifas, ke Aviadilo (PIV) estas "Ĉiaspeca aerportata veturilo" kaj Aerplano (PIV) estas "Aviadilo, kiu funkcias per motoro k kies aloj estas fiksaj dum la flugado.". Se ni adaptas tiun signifon en Vikipedio, La aviadilo (aircraft) estas propra nomo por nuna artikolo "flugmaŝino", ĉar tio estas ĝenerala termino por ĉiuj flugantaj maŝinoj, kaj la aeroplano (airplane) estos pli propra por tiu artikolo, ĉar tiu artikolo klarigas pri aviadilo, kiu do mi proponas alinomi tiun artikolon "Aerplanon", kaj alinomi flugmaŝinon al aviadilo. Mi pensas ke nur la sekcio "Tipoj de aviadiloj" necesas moviĝi al flugmaŝino, kaj restaj artikoloj ne necesas alinomi aŭ reskribi. Se vi havas opinion, mi aŭdos vian opinion. Flugkapitano (diskuto) 00:02, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke estas kontraŭdiroj inter malsamaj vortaroj. En ReVo kiel mi menciis en la artikolo la termino aeroplano estas arĥaismo. Se ne, ŝajnas ke vi pravas. Fakte, en mia malnova PIV de 1964, mi vidas ke Aeroplano estas oficiala termino laǔ tiu difino "Aparato kapabla sin levi kaj movi en la aero, ne estante pli mal peza ol ĝi, dank' al la premo de la vento sur siaj surfacoj". Normale, oni ne povas facile ŝanĝi oficialajn terminojn. Sed pri ambaŭ kazoj aŭ ni devas konsideri ĝin kiel arĥaismon aŭ ni devas ŝanĝi ĝian difinon. Malfacila elekto, ĉu ne? DidCORN (diskuto) 21:46, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

La pluraj esperantaj vortoj por fluganta veturilo estas fakte la lingva pruntojtradukoj, kiujn pruntis el aliaj lingvoj. Ekzemple, Avio venis el franca vorto Avion, Flugmaŝino/Flugaparato de germana vorto Flugzeug. Aeroplano de franca vorto Aéroplane, kiu ankaŭ adaptiĝis en angla lingvo. Do mi konsideris ke la propra esperanta nomo por fluganta veturilo estas "aviadilo", kaj unu tipo de tu fluganta veturilo estos propra por "aeroplano". Fakte, Esperanto ne klare distingas uzadon aŭ signifon de tuj vortoj. Kaj mi ne certas ke "aeroplano" estas vere arĥaismo; Kiel vi klarigis, ni devas konsideri vorton kiel propra uzo. Kaj mi trovis interesan klarigon en Reta vortaro:

Rim.: La uzado de „avio“ lastatempe plioftiĝas, tamen „aviadilo“ restas pli kutima kaj ĝenerala vorto; certe „avio“ estas pli uzata ol la arkaikiĝinta „aeroplano“. Avi (Reta vortaro)

Do se ni korekte komprenis signifon, Reta Vortaro (ReVo) sugestis, la aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo, kaj avio estas pli uzata ol la arkaikiĝinta aeroplano. Kaj PIV signifas ke aviadilo estas "Ĉiaspeca aerportata veturilo", kaj aeroplano estas "aviadilo, kiu funkcias per motoro kaj kies aloj estas fiksaj dum la flugado." Do du vortaroj baze klarigas same, kaj ni ne devas ŝanĝi la difinon, aŭ ne necesas prizorgi: Aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo (Flugmaŝino), kaj nur ni devas selekti du vortojn inter Avio kaj Aeroplano. Eble tio estas ne tre malfacila, pli ol ni konsideris. Flugkapitano (diskuto) 03:26, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Do, oni devas trifoje pripensi alinomigon de la artikolo. Dum jardeko la artikolo aperis kun tiu titolo. Fakte, la vorto „aviadilo“ estas kutima kaj ĝenerala vorto por la nuna senco. Re-enkonduko de neuzata termino, vorto estas pripensinda. Kvankam 80-jara terminaro (http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/aeronautika-terminaro-jarlibro-1941-iel.pdf) klarigas la vorton kiel PIV, sed la lingvo, lingvouzo evoluis dumtempe.Narvalo (diskuto) 07:11, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Serĉo el 2005 donis la jenon: aviadilo ĉ. 900, aeroplano ĉ. 300 flugmaŝino ĉ. 100 laŭ guglo. Narvalo (diskuto) 07:13, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Narvalo! Fakte, laŭ via referenco (Jarlibro 1941, Dua parto), vidu paĝon 19. (3/20) Jen estas unu interesan klasigon, kiel vi vidis, aviadilo lokiĝas en plej supra loko kaj ĝi estas ĝenerala vorto por ĉiujn veturilojn. Se tio estas prava, la klasigo kaj titoloj de nunaj du vikipediaj artikoloj erare uzis titolon, ĉu ne? Laŭ tiu referenco, ni devas korekti titolojn, kaj ankaŭ PIV kaj ReVo sugestas ke aviadilo estas ĝenerala vorto, kiu anstataŭas nunan "flugmaŝinon". Do mia propono estas:

  • Flugmaŝino →‎ Aviadilo
  • Aviadilo →‎ Avio (laŭ ReVo) / Aeroplano (laŭ PIV) / Flugmaŝino (laŭ via referenco)

Kiam ni antaŭe diskutis pri "povejo", Ni diskutis pri la traduko de neekzistinta vortkoncepto en Esperanto. Fakte, aliaj lingvoj distingas du konceptojn, sed Esperanto eĉ ne distingas du konceptojn strikte; Eble vi vidis mian proponon en tiu diskuto: mi proponas ke nur titoloj necesas alinomiĝi, kaj aliaj rilataj ligiloj ne necesas ŝanĝi aŭ reskribi: "Aeroplano/Avio/Flugmaŝino" estas subkategorio de "aviadilo". Ekzemple, se mi nomigis "North American F-86 Sabre" ĉasaviadilon kaj alinomis titolon "flugmaŝino" al "aviadilo", tio ne provokos problemo: Ankoraŭ Sabre estas ĉasaviadilo, ĉar F-86 Sabre estas fiksflugila ĉasavio kaj ankaŭ estas ĉasaviadilo. Kaj laŭ serĉo el 2005, Aviadilo estas unua serĉita vorto por fluganta veturilo kaj Aeroplano estas dua.

Fakte, Mi konsideris plurajn variantojn por tiu alinomado, kaj bedaŭrinde, ni ne eblas konfirmi la evoluon de lingvouzo en aviado. La fakto estas, la aviadilo estas la plej uzata vorto por fluganta veturilo en retejo kaj aliaj komunikiloj, kaj pluraj vortaroj sugestas kaj difinas ke aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo. Do, principe, la uzo de la plej uzata vorto por ĝenerala vorto de fluganta veturilo estas ne problemo. Se vi prizorgas pri teknikaj problemoj en Vikipedio, mi fiksos rilatajn problemojn kun tiun. Do mi ne alinomis titolon kaj komencis disktuon pri tiu temo necesas diskuti kaj komuniki kun vi.

Kvankam, dankon por via referenco: Esperantaj libroj pri aviado estas malfacila por trovi en retejo. Flugkapitano (diskuto) 12:21, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Fakte la konfuzo originas, ke mankas unu vorto en Esperanto. Oni devas konsideri la ĝeneralan terminon (ĝis nun) flugmaŝino (aircraft en la angla, aéronef en la franca, Flugfahrzeug en la germana), la terminon pri pli pezaj ol aero flugmaŝinoj (ĝis nun) aviadilo (airplane en la angla, avion en la franca, Flugzeug en la germana) kaj la terminon pri aviadiloj kun fiksaj flugilojn aeroplano (fixed-wing airplane en la angla, aéroplane en la franca, mankas en la germana). Pro la fakto ke aeroplano koncernas nur (ĉi tie) aviadilon kaj glisilon, la termino estas malmulte uzata, prefereblas uzi, en la komuna uzo, rekte la terminojn aviadilo aŭ glisilo. Anstataŭ diri, ke aeroplano esta arĥaika, prefereblas por mi diri laŭ tiu konteksto, ke ĝi estas malofte uzata. Aliflanke, se oni uzas nur du terminojn, kunigante la du terminojn (flugmaŝino kaj aviadilo) al en unu, restas ke aeroplano inkludos glisilon en la alinomota artikolo. DidCORN (diskuto) 13:55, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun vi, ke mankas pluraj vortoj en Esperanto kaj necesas difini tujn vortojn. Mi ankaŭ legis la referencon de Narvalo, kaj trovis interesan referencon: la klasigon de aviadiloj. Eble tio klarigas rilaton de aviadvortoj. (Vidu paĝon 19 de referenco.)

Kiel vi rimarkis, aeroplano estas malofte uzata, ĉar vi klarigis, la termino "aviadilo" difinas "ĉiujn aerportatajn veturilojn" kaj ne necesas ĝenerale distingas du vortojn.

Do mi proponas tri ŝanĝojn: Aviadilo por nuna Flugmaŝino, Aeroplano por nuna Aviadilo, kaj Fiksflugila aviadilo kaj Rotaciiflugila aviadilo, kiel vi skribis en Aerodino#Tipoj de aviadiloj. Tiam ni eblos klarigi ĉiujn vortojn. Jen mi montras tabelon, kiu montras la nuna titolo kaj nomoj en pluraj lingvoj, kaj mia propono:

Nuna titolo Flugmaŝino Aviadilo Fiksflugilmaŝino kaj Rotaciflugilmaŝino (Laŭ Aerodino)
Angla lingvo Aircraft Airplane Fixed-wing Aircraft kaj Rotorcraft
Franca lingvo Aeronef Avion Aéroplane kaj Aérogire
Germana lingvo Luftfahrzeug Flugzeug (ne ekzistas) kaj Drehflügler
Propono Aviadilo Aeroplano Fiksflugila aviadilo kaj Rotaciflugila aviadilo

Do tio estas mia propono. Mi ankaŭ konsentas ke aeroplano estas ne arĥaika, sed malfacilas ke avio estas aktive uzata. Laŭ serĉo el 2005, esperantistoj pli uzas vorton "Aeroplano" ol "Avio", kaj mi trovis ke la vorto "avio" estas tre malofte uzata. Do mi deziras adapti du vortojn, kiuj ofte uzataj de esperantistoj. Sed mi aŭdos vian opinion. Flugkapitano (diskuto) 15:04, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Estis interesi serĉi per guglo jene: .... (vorto) + site:www.monato.net (unu el la plej gravaj eldonaĵoj) aviadilo superas dekoble avion, flugmaŝinon, aeroplanon. Aviadilo estas en ĝenerala uzo por la - plej ofte menciita - pasaĝera aviadilo. Dume okeze de serĉo per site:https://eo.mondediplo.com/ aperas ĉe mi aviadilo 148-foje, avio 0, aeroplano 0, flugmaŝino 4-foje. Do, uzi alian vorton por pasaĝera aŭ ĉas-aviadilo ol ia aviadilo estas falsigo de la nuna lingvouzo. Narvalo (diskuto) 16:37, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Narvalo, mi pensas ke vi ne komprenis, kiun ni diskutas. Mi klarigas, kiun DidCORN kaj mi klarigis: nature, ĝenerala uzo por aviadilo nomiĝas "pasaĝeraviadilo", ĉar la plej ofta vidanta aviadilo estas pasaĝeraviadilo. Do DidCORN diris ke pro la fakto ke aeroplano koncernas nur (ĉi tie) aviadilon kaj glisilon, la termino estas malmulte uzata pli ol vorto "aviadilo". Kaj tio estas kialo, kial ĝenerale aviadilo estas nomiĝita kiel "pasaĝeraviadilo". Kaj kiel mi klarigis, ni eblas uzi la terminon "aviadilo" por "pasaĝeraviadilo" kaj "ĉasaviadilo", ĉar la "aviadilo" estas ĝenerala vorto por ĉiuj flugantaj veturiloj. Mi montros ekzemplon:

Boeing 747
Angla lingvo Passenger Aircraft Passenger Airplane
Nuna titolo Pasaĝerflugmaŝino (O) Pasaĝeraviadilo (O)
Propono Pasaĝeraviadilo (O) Pasaĝeraeroplano/Pasaĝeravio (O)

Do, se ni alinomos la titolojn, tio signifas ke ni eblos daŭri la uzon de vortoj kiel "komercaviadilo" kaj "militaviadilo", ĉar "aeroplano" estas subkategorio de "aviadilo". Necesas vi kompreni pri la difino de tri flugantaj veturiloj? Flugkapitano (diskuto) 17:15, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi nur fiksis mian vidpunkton por eviti iun ajn miskomprenon. Alikaze, mi interkonsentas kun vi. Narvalo (diskuto) 17:44, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Tiam saĵne, nun ni komprenas kaj konsentas por alinomigo. Se tiuj alinomigoj devas faritaj de administranto, mi petas vin alinomi tiujn artikolojn laŭ suba tabelo kaj mi redaktos restajn tekstojn. Alikaze se ĝi ne devas, mi ambaŭ redaktos. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 08:15, 13 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Nunaj titoloj Flugmaŝino Aviadilo
Proponitaj titoloj Aviadilo Aeroplano